10taĝik/o

10taĝiko

Ano de la ĉefa etno de Taĝikujo, parolanta lingvon parencan al la persa: nia centro ankaŭ havas problemojn, ekzemple: mankas informlibroj kaj vortaroj por taĝikoj [1]; Natalija Kasymova estas taĝikino kiu kantas ĉi tie kanzonojn de diversaj stiloj kaj landoj [2]
1. Saidnabi Noebov: Esperanto-Centro en Taĝikistano, La Ondo de Esperanto, 2003. N-ro 1(99)
2. Kantas Natalija Kasymova
angle:
Tajik
beloruse:
таджык ~ino: таджычка.
bulgare:
Таджик
ĉine:
塔吉克人 [Tǎjíkèrén]
france:
Tadjik
germane:
Tadschike, Tajik
hungare:
tádzsik
indonezie:
Tajik
japane:
タジク人 [タジクじん]
katalune:
tadjik (subst.)
pole:
Tadżyk
portugale:
tadjique
ruse:
таджик ~ino: таджичка.
ukraine:
таджик

10taĝika

Rilata al taĝikoj, ilia lingvo kaj lando: en la taĝika ĉefurbo Duŝanbo okazis la 4a festivalo de filmoj pri homaj rajtoj [3]; kial mi ne rajtus havi jidlingvan gazeton apud la kazaĥaj, uzbekaj, taĝikaj [4]? lokaj poetoj […] prezentis siajn tradukojn en la uzbeka, taĝika kaj persa lingvoj [5]; tre malmulte da turistoj venas ĝui ĝian naturon kaj ekkoni la historion, monumentojn, morojn kaj kutimojn de la taĝika popolo [6].
3. Monato, Firdaus Shukurov: Filmfestivalo en Taĝikio, 2005
4. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 17
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Odo al Samarkando Unuigas la Mondon
6. Monato, Firdaus Ŝukurov: Seminario pri turismo, 2004
germane:
tadschikisch

10Taĝikujo

GEOGPOL Ŝtato en la centra Azio kun ĉefurbo Duŝanbeo, oficiala nomo: Respubliko Taĝikujo, ĝis 1991 Sovetunia respubliko. Ĝi limas kun Afganujo, Ĉinujo, Kirgizujo kaj Uzbekujo. (TJ) SIN:Taĝikio
angle:
Tajikistan
beloruse:
Таджыкістан
bulgare:
Таджикистан
ĉine:
塔吉克斯坦 [Tǎjíkèsītǎn]
france:
Tadjikistan, République du Tadjikistan
germane:
Tadschikistan
hungare:
Tádzsikisztán
indonezie:
Tajikistan
katalune:
el Tadjikistan, República del Tadjikistan
pole:
Tadżykistan, Republika Tadżykistanu
portugale:
Tajiquistão
ruse:
Таджикистан
uzbeke:
Тожикистон

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
T~ujo: Mankas dua fontindiko.
T~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.