*sulfuro (S)
- Ĥemia elemento kun atomnumero 16, atompezo 32,064; flava, solida, senodora, facile fandebla kaj brulema metaloido, kiun oni trovas en la vulkanaj elsputaĵoj aŭ ekstraktas el metalaj kombinaĵoj: la Eternulo pluvigis sur Sodomon kaj Gomoran sulfuron kaj fajron de la Eternulo el la ĉielo [1]; blua, kiel flamo de sulfuro [2]; li sonĝis pri arbaraj incendioj, brulŝtiparoj kaj la kaŭstika odoro de sulfuro [3]; li trovis malgrandan lageton kun varma akvo, kiu eligis fortan sulfurodoron [4]; la temperaturo de infero estas je la bolgradpunkto de sulfuro, nome je 445 celsiaj gradoj [5].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 19:24
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
3. Monato, Frank Roger: La brulanta virino
4. Monato, Julius Hauser: Moderna banloko
5. Monato, Vilĉjo Simcock: Kiom varmega estas la infero?
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
3. Monato, Frank Roger: La brulanta virino
4. Monato, Julius Hauser: Moderna banloko
5. Monato, Vilĉjo Simcock: Kiom varmega estas la infero?
- angle:
- sulfur
- beloruse:
- сера
- bretone:
- soufr, sulfur
- bulgare:
- сяра
- ĉeĥe:
- S, síra
- ĉine:
- 硫磺 [liúhuáng], 磺 [huáng], 硫 [liú]
- france:
- soufre
- germane:
- Schwefel
- hispane:
- azufre
- hungare:
- kén
- indonezie:
- belerang, sulfur
- itale:
- zolfo
- japane:
- 硫黄 [いおう]
- katalune:
- sofre
- latinece:
- Sulphur
- nederlande:
- zwavel
- pole:
- siarka
- portugale:
- enxofre
- ruse:
- сера
- slovake:
- S, síra
- svede:
- svavel
- ukraine:
- сульфур (хімічний елемент), сірка (проста речовина)