1somnambul/o

somnambulo

MED Dormiranto, homo senkonscie kaj senmemore iranta, parolanta kaj aganta dum dormo, kvazaŭ li estus maldorma kaj konscia: ŝi lasis sin levi sur la dorson de la ĉevalo kaj sidis tie kiel somnambulino, kiu ne vekiĝis [1]; post la vortoj de Shakespeare oni citas ĉiam ĉiujn mistikajn aŭtorojn, profetojn de la biblio, […] skotajn somnambulistojn IKr ; (figure) kiu imagas al la vortoj kreantan estadon, tiu estas malsana kaj somnambulo VaK ; la viro en subvestoj […] respondis sen malfermi la okulojn, per sovaĝa voĉo somnambula MkM . VD:lunatiko, revulo
angle:
sleepwalker
beloruse:
люнатык, самнамбула
ĉeĥe:
náměsíčník, somnambul
ĉine:
夢遊患者 [mèngyóuhuànzhě], 梦游患者 [mèngyóuhuànzhě], 夢遊症患者 [mèngyóuzhènghuànzhě], 梦游症患者 [mèngyóuzhènghuànzhě]
france:
somnambule (subst.)
germane:
Schlafwandler
hispane:
sonámbulo
hungare:
alvajáró
japane:
夢遊病者 [むゆうびょうしゃ]
nederlande:
slaapwandelaar
perse:
خوابگرد
pole:
lunatyk, somnambulik
ruse:
сомнамбула, лунатик
slovake:
lunatik, námesačník
ukraine:
сомнамбула, сновида, лунатик

somnambuli

(ntr)
Iri, agi kiel somnambulo: (figure) dum unu semajno ili somnambulis preskaŭ senvorte [2].
2. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
angle:
sleepwalk
beloruse:
хадзіць у сьне
ĉine:
夢遊 [mèngyóu], 梦游 [mèngyóu], 夜游 [yèyóu], 夜遊 [yèyóu]
france:
agir en somnambule
germane:
schlafwandeln
hispane:
andar dormido, estar sonámbulo
japane:
夢遊する [ゆめあそする]
pole:
lunatykować

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.