skismo
- 1.
- Opa disiĝo de ia eklezio fare de homoj, kiuj, kvankam akceptante la esencon de la dogmaro, malakceptas la eklezian aŭtoritaton aŭ kelkajn neesencajn punktojn de la kredo: fratoj, per la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, […] vi ĉiuj parolu tion saman, kaj […] estu neniaj skismoj inter vi [1]; mi ne estas skismano, nek Luter-amiko [2]. herezo1, sekto1
- 2.
- Disiĝo pro malsameco de opinioj: reformoj en la lingvo […] kaŭzus nur danĝerajn skismojn en la movado [3]; kiu ajn volus ŝanĝi la naturan iradon de la internacilingva afero […] povos nur krei kelktempan skismon kaj akiri la malĝojan gloron de malhelpanto kaj subfosanto [4]. fendo2, rompo
1.
La Nova Testamento, I. Korintanoj 1:10
2. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro X.
3. Ernest Drezen: Zamenhof, Lingva unueco de esperantistoj
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
2. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro X.
3. Ernest Drezen: Zamenhof, Lingva unueco de esperantistoj
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
- angle:
- schism
- beloruse:
- схізма, раскол
- ĉeĥe:
- rozkol, schizma
- ĉine:
- 分裂 [fēnliè], 分立 [fènlì], 宗派分立罪 [zōngpàifènlìzuì]
- france:
- schisme
- germane:
- Schisma, Spaltung, Verwerfung (Schisma)
- hispane:
- cisma
- hungare:
- skizma, hitszakadás
- japane:
- 分裂 [ぶんれつ], 分離 [ぶんり], 分立 [ぶんりつ], 教会分裂 [きょうかいぶんれつ], シスマ
- katalune:
- cisma
- nederlande:
- schisma, scheuring
- pole:
- schizma, odszczepieństwo
- ruse:
- схизма, раскол
- slovake:
- rozkol, roztržka, schizma
- ukraine:
- розкол, схизма, єресь