skafandro
- Hermetika vesto, regule provizata per freŝa aero, kaj plej ofte garnita per vitra kaj metala kapujo, per kiu oni povas iri kaj labori subakve, en kosmo, sur granda alto (en maldensa aero) ktp.: la prezidanto de Maldivoj […] portante skafandron, kunvenis kun sia kabineto kvin metrojn sub la maro, por atentigi pri la problemo [1]; tre maldensa estas la atmosfero je granda alteco, multaj antaŭaj provoj finiĝis tragike pro la malhermetikigo de la paraŝutista skafandro [2]. harniso, kiraso1.a
1.
Navin Lal Shrestha/pg: Insulo malaperinta, Monato, 2010/10, p. 13
2. Evgeni Georgiev: Salto el stratosfero, Monato, 2013/01, p. 14
2. Evgeni Georgiev: Salto el stratosfero, Monato, 2013/01, p. 14
- angle:
- diving suit (subakve), space suit (en kosmo)
- beloruse:
- скафандар
- ĉeĥe:
- skafandr
- ĉine:
- 潛水服 [qiánshuǐfú], 潜水服 [qiánshuǐfú], 太空服 [tàikōngfú], 宇航服 [yǔhángfú], 潛水衣 [qiánshuǐyī], 潜水衣 [qiánshuǐyī], 太空衣 [tàikōngyī]
- france:
- scaphandre
- germane:
- Taucheranzug (subakve), Raumanzug (en kosmo)
- hungare:
- szkafander, búvárruha (subakve), űrruha (en kosmo)
- itale:
- scafandro, tuta spaziale
- japane:
- 潜水服 [せんすいふく]
- katalune:
- escafandre (d'immersió, espacial)
- nederlande:
- skafander, duikerpak, ruimtepak
- pole:
- skafander
- ruse:
- скафандр
- slovake:
- potápačský oblek
- ukraine:
- космічний скафандр
skafandristo
- Homo profesie uzanta skafandron por labori en senaera aŭ san-danĝera medio: iom da kulturhistoriaj objektoj […] elmarigis kelkfoje tute hazarde […] skafandristoj [3]; tiu ladopeceto […] devas aparteni al skafandrista ekipaĵo MortulŜip ; li sentis sin kiel skafandristo, kiu serĉas sur la marfundo sinkintan ŝipon [4]. plonĝisto, subakvisto
3.
Marinko Givoje: Interesa arkeologio, p. 52a-53a
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
- beloruse:
- той, хто працуе ў скафандры
- ĉeĥe:
- kosmonaut, potápěč
- ĉine:
- 潛水員 [qiánshuǐyuán], 潜水员 [qiánshuǐyuán]
- france:
- scaphandrier
- germane:
- Tiefseetaucher, Sporttaucher
- itale:
- palombaro, sub da alta profondità
- japane:
- 潜水夫 [せんすいふ]
- katalune:
- escafandrista
- slovake:
- potápač (z povolania)
- ukraine:
- водолаз