Siriako
- Mortinta lingvo de la iamaj aramee parolantaj kristanoj de la orienta regiono mediteranea, kiu ĝis nun restas liturgia lingvo de la siriaj kristanoj: tre instrua estas Peŝito ‐ la traduko de Biblio en Siriakon, kiu estas dialekto de la aramea lingvo (kies alian dialekton parolis Jesuo kaj liaj disĉiploj).
Rim.:
Pli ofte kaj tradicie oni nomas Siriakon
„la siria
lingvo“;
tio tamen estas misgvida, ĉar la modernaj sirianoj plejparte
parolas la araban, kiu estas alia lingvo. Pli taŭga varianto
radikŝpara estas „la siriaramea lingvo“.
- angle:
- Syriac
- beloruse:
- сырыйская мова
- ĉine:
- 叙利亚文 [Xùlìyàwén], 敘利亞文 [Xùlìyàwén]
- germane:
- Syriakisch
- katalune:
- llengua siríaca
- pole:
- język syryjski
- ruse:
- сирский язык
siriaka
- Rilata al Siriako: la araboj konatiĝis kun la grekaj verkoj per la siriaka literaturo; la broŝuro (...) uzas ne nur la hebrean kaj Esperantan alfabetojn, sed ankaŭ la siriakan, fenican, araban, etiopan (...) [1].
- angle:
- Syriac
- beloruse:
- сырыйскі (аб мове)
- ĉine:
- 叙利亚文 [Xùlìyàwén], 敘利亞文 [Xùlìyàwén]
- germane:
- syriakisch
- katalune:
- siríac (adj.)
- pole:
- syryjski
- ruse:
- сирский