2sinagog/o

sinagogo

REL
1.
Juda preĝejo: Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion [1]; kiam vi preĝas, ne estu kiel la hipokrituloj, ĉar ili amas preĝi, starante en la sinagogoj kaj ĉe la anguloj de la stratoj, por montri sin al homoj [2]; li diskutadis en la sinagogo ĉiusabate, kaj penis konvinki Judojn kaj Grekojn [3]; la plej frua registro pri sinagogo en Irlando datiĝas de 1660, kiam estis establita preĝeja ĉambro en vojeto Crane kontraŭ la dublina kastelo [4].
2.
KRI Tuto de la juda religio.
Rim.: Ŝajnas ke tiu uzo de la vorto imitas la terminon de iuj kristanaj konfesioj, kiuj prezentas sinagogon kiel embrion de la kristana eklezio; mi dubas, ke tia vortuzo estas rekomendinda. PIV2 ĝin ne indikas (sed anstataŭe prezentas la sencon, analogian al paroĥo). [Sergio Pokrovskij]
1. La Nova Testamento, Mateo 4:23
2. La Nova Testamento, Mateo 6:5
3. La Nova Testamento, La agoj 18:4
4. Garbhan MacAoidh: Renkontiĝo kun ŝrumpanta komunumo, Monato, 2003/11, p. 12
angle:
1. synagogue
beloruse:
1. сынагога
bulgare:
1. синагога
ĉeĥe:
synagoga, židovská modlitebna
ĉine:
1. 犹太教堂 [Yóutàijiàotáng], 猶太教堂 [Yóutàijiàotáng], 犹太会堂 [Yóutàihuìtáng], 猶太會堂 [Yóutàihuìtáng], 会堂 [huìtáng], 會堂 [huìtáng], 犹太人的寺院 [yóutàiréndesìyuàn], 猶太人的寺院 [yóutàiréndesìyuàn], 犹太教堂 [yóutàijiàotáng], 猶太教堂 [yóutàijiàotáng], 犹太会堂 [yóutàihuìtáng], 猶太會堂 [yóutàihuìtáng]
france:
1. synagogue
germane:
1. Synagoge
hebree:
1. בּית כּנסת
hispane:
1. sinagoga
hungare:
1. zsidó templom, zsinagóga
itale:
1. sinagoga
japane:
シナゴーグ, ユダヤ教会堂 [ユダヤきょうかいどう], ユダヤ会衆 [ゆだやかいしゅう]
nederlande:
1. synagoge
pole:
1. synagoga
ruse:
1. синагога
slovake:
synagóga, židovská modlitebňa
ukraine:
синагога

administraj notoj