Siĉuan/o,
Siĉŭan/o(evitinde)
Siĉuano, Siĉŭano
-
Provinco en la sudokcidento
de Ĉinujo,
oriente de Tibeto, kun la ĉefurbo Ĉengduo:
ĉe la muzeo de Siĉuano pasintjare enposteniĝis ok, sed elposteniĝis dek
muzeologoj
[1];
la Blanka fazano […] estas birdo propra al Ĉinio, kiu loĝas en
okcidenta Siĉuano, suda Ĉinghajo kaj orienta Tibeto
[2].
Rim.:
Laŭ la Fundamento de Esperanto „ŭ“ povas aperi nur post alia vokalo
kaj ne uzata kiel [w] en aliaj lingvoj, kp „w“ en la angla,
„ou“ en la franca aŭ „ł“ en la pola. Do la vikipedia literumo
kun „ŭa“ estas evitinda:
Siĉŭano […] estas provinco […]
okupanta granda[n] parto[n] de Siĉŭano-baseno, ĉirkaŭita de
montoj, ĝi
havas mildan klimaton
[3].
- beloruse:
- Сычуань
- ĉine:
- 四川 [Sìchuān]
- france:
- Sichuan
- germane:
- Sichuan
- japane:
- スーチョワン省
[スーチョワンしょう]
- pole:
- Syczuan
- ukraine:
- Сичуань (китайська
провінція)