Sicili/o Viki

Sicilio

GEOG Plej granda insulo de Mediteraneo, apartenanta al Italujo: Sicilio [...]: oficiala lingvo de la insulo estas la itala, sed parto de la loĝantaro parolas la Sicilian lingvon, parolatan ankaŭ en Kalabrio kaj Apulio [1].
1. Vikipedio, Sicilio
angle:
Sicily
beloruse:
Сіцылія
ĉine:
西西里 [Xīxīlǐ], 西西里岛 [XīxīlǐDǎo], 西西里島 [XīxīlǐDǎo]
france:
Sicile
germane:
Sizilien
japane:
シチリア島 [シチリアしま]
pole:
Sycylia
ukraine:
Сицилія

siciliano

Loĝanto de Sicilio: tiu bandita loĝantaro senĉese pereis en mizero aŭ militaj aventuroj, sed senĉese ankaŭ kreskis de la alfluo de Sardanoj (Sardinianoj) kaj Ŝakaluŝoj (Sicilianoj) [2].
angle:
Sicilian
beloruse:
сіцыліец
france:
Sicilien (subst.)
germane:
Sizilianer
pole:
sycylijczyk

administraj notoj