Samario
- 1.
- Ĉefurbo de la antikva reĝolando Izraelo: li aĉetis la monton Samario […] kaj li prikonstruis tiun monton, kaj al la urbo, kiun li konstruis, li donis la nomon Samario, laŭ la nomo de Ŝemer, la mastro de la monto [1]; li iris kaj eksieĝis Samarion kaj militis kontraŭ ĝi [2].
- 2.
- Monta regiono inter Galileo kaj Judujo: la eklezio tra la tuta Judujo kaj Galileo kaj Samario havis pacon kaj ricevis edifon [3]; ĉiuj domoj de altaĵoj, kiuj troviĝas en la urboj de Samario [4]; vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj ĝis la plej malproksima parto de la tero [5]; li jam faris kelkajn enketojn ĉi-rilate, en Samario kaj Judeo [6].
Rim.:
Ekzistas ankaŭ ĥemia elemento samario.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 16:24
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 20:1
3. La Nova Testamento, La agoj 9:31
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 13:32
5. La Nova Testamento, La agoj 1:8
6. Monato, La aristarka raporto de Albisturo Kvinke
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 20:1
3. La Nova Testamento, La agoj 9:31
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 13:32
5. La Nova Testamento, La agoj 1:8
6. Monato, La aristarka raporto de Albisturo Kvinke
- beloruse:
- Самарыя
- ĉine:
- 撒馬利亞 [Sāmǎlìyà], 撒马利亚 [Sāmǎlìyà]
- france:
- 1. Samarie
- germane:
- 1. Samaria 2. Samarien
- japane:
- サマリア
- pole:
- Samaria
- ukraine:
- Самарія
Samariano
- france:
- Samaritain
- germane:
- Samariter, Samaritaner
- pole:
- Samarytanin
Samarianismo
- La religio de Samarianoj, akceptanta la Toraon kaj malakceptanta la Talmudon, kun propraj ritoj, ordinare rigardata kiel branĉo de judismo: la abrahama religiaro estas larĝa grupo de parencaj, plejparte unudiismaj religioj, inter kiuj kutime inkluziviĝas Judismo, Kristanismo, kaj Islamo, kaj ankaŭ Samarianismo [10].
10.
Vikipedio, Abrahama religio, 2016-06-16
- france:
- samaritanisme
- pole:
- samarytanizm