rumeks/o PIV1

rumekso

BOT Plurjara herbo kun longaj, manĝeblaj folioj, kreskanta en Eŭropo kaj Nordazio, genro el familio poligonacoj (Rumex): ni trovis sablan insuleton, kie kreskis lapoj, rumeksoj kaj aliaj malaltaj plantoj [1]; bone purigitajn en akvo spinacon kaj rumekson boligu 2-3 minutojn [2].
1. R. L. Stevenson, trad. A. Goodheir: Forkaptita, Kardo, 1976
2. V. Okc: Receptoj de rusaj supoj, 2004-02
beloruse:
шчаўе
ĉine:
[zhǔ]
france:
oseille
germane:
Ampfer
hungare:
lórom, lósóska
itale:
acetosa
katalune:
agrella, vinagrella
latinece:
Rumex
nederlande:
zuring
pole:
szczaw
portugale:
azeda, azeda-miúda
ukraine:
щавель

administraj notoj