remao
-
La informa parto de komunikaĵo (de frazo), tio nova, kion la
parolanto volas komuniki al la aŭskultanto pri (aŭ
kadre de) la temo2:
en la normala vortordo oni unue metas la temon, kaj poste la remaon [2];
en la frazoj, kiuj komenciĝas per remao [...], do devias de la rekta ordo, okazas
inversio[3].
la esprimo kaj distingo de jam konataj, novaj aŭ precipe
gravaj informoj (temo — remao — fokuso), estas esenca
tasko de lingvo, tamen longe preteratentata de la
lingvistoj
[4];
en la frazoj
„Sur la tero kuŝas ŝtono“ [5],
„Antaŭ la domo staras arbo“ [6],
„Super la tero sin trovas aero“ [7]
[…] la gramatika subjekto aperas frazofine,
post la predikato kaj komplementoj, ĉar en ĉi tiuj frazoj
la subjektoj estas remaoj
[8];
por determini remaon oni provu rekonstrui demandon, por kiu la koncerna frazo plej konvene
povus esti respondo
[9].
AdE:Oficialaj informoj / Numero 35: 2021/07/14
2.
Akademio de
Esperanto: Oficialaj informoj / Numero 35 : 2021/07/14
3. Akademio de Esperanto: Oficialaj informoj / Numero 35 : 2021/07/14
4. Cyril Brosch, Ilona Koutny: Kia lingvo estas Esperanto laŭ tipologia vidpunkto?, Interlingvistikaj Studoj, UAM Poznań, 2007
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 6
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 8
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
8. S. Pokrovskij: La artikolo
9. Vikipedio, Remao

- angle:
- rheme, focus, comment
- beloruse:
- рэма
- france:
- rhème
- germane:
- Rhema
- pole:
- remat
- ruse:
- рема
1.
Koutny I.: Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lingvo kaj
Komunikado, Poznań, 2003
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.