1rabi/o

rabio

1.
MED Mortiga infekta malsano, inokulebla al homoj aŭ bestoj per la salivo kaj karakterizata per furiozego kaj deziro mordi, kiun sekvas paralizo: la vakcinadon kontraŭ rabio eltrovis Pasteur; Mi frapos ĉiun ĉevalon per rabio kaj ĝian rajdanton per frenezeco [1]; vakcinadi vulpojn kontraŭ rabio [2]; rabio estis bone konata al filozofoj kaj kuracistoj de antikvaj Grekio kaj Romo, kiuj prave kunligis la malsanon kun la mordo de rabiaj bestoj [3]; la vakcino posedis rimarkindan propraĵon: ĝi sekvigis la kreadon de antikorpoj, kiuj plejparte neniigis la virusojn de rabio ankoraŭ en la inkubacia (latenta) stadio de la malsano [4]. VD:hidrofobio.
2.
(figure) Furioza pasia ekscitegeco: se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio (ekfuriozas pro senagado) PrV ; [li] tuj devis repreni la proponon pro universala malaprobo, nun la iama rabio forpasis, kaj oni povas kun malvarmeta kapo mediti pri la afero [5].
angle:
1. rabies 2. frenzy, rage
beloruse:
1. шаленства, вадабоязь 2. шаленства, разьюшанасьць
ĉeĥe:
lysa, rabies, vzteklina
france:
rage (maladie, excitation)
germane:
1. Tollwut 2. Raserei
hispane:
rabia
hungare:
1. veszettség 2. őrjöngés
indonezie:
1. rabies
japane:
狂犬病 [きょうけんびょう], 激怒 [げきど], 狂暴 [きょうぼう]
katalune:
ràbia
latine:
rabies, em, e
nederlande:
1. hondsdolheid, rabies 2. razernij
pole:
1. wścieklizna 2. wściekłość, szał
portugale:
1. raiva, danação, hidrofobia, lissa, rábia
ruse:
1. бешенство, водобоязнь 2. бешенство
slovake:
besnota
svede:
1. rabies 2. raseri, ursinne
ukraine:
сказ, водобоязнь

rabia

1.
Rilata al rabio1: rabia viruso; kontraŭrabia vakcinado [6].
2.
Malsana je rabio1: por hundon dronigi oni nomas ĝin rabia PrV ; morditaj de rabiaj hundoj [7]; malsaniĝis ĉiu tria mordita de rabia besto [8].
3.
(figure) Furioze ekscitita, ne plu sin reganta: rabia pro, de kolero; li estas […] rabia leono, kiu eĉ karesante deŝiras la haŭton [9]; la lastajn frazojn Eunana diris kun tiel rabia kolero, ke […] [10]; ŝi kuris kiel rabia, nenion vidante antaŭ si, mi pensis, ke ŝi estas freneza Marta ; li preferis atendi en sia kaŝejo ĝis la rabia procesio estis preteririnta [11].
6. Monato, Vladimir Lemelev: Batalo kontraŭ mortiga malsano
7. Monato, Vladimir Lemelev: Batalo kontraŭ mortiga malsano
8. Monato, Vladimir Lemelev: Batalo kontraŭ mortiga malsano
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXI
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
11. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, En la Lando de la Noktuloj
angle:
1. rabies 2. rabid 3. raging, frenzied, furious
beloruse:
1. рабічны 2. шалёны 3. шалёны, разьюшаны
ĉeĥe:
mající vzteklinu (infikované zvíře), vzteklý
france:
enragé, rabique
germane:
2. tollwütig 3. rabiat, wütend, rasend
hungare:
1. veszettséggel kapcsolatos 2. veszett 3. őrjöngő
japane:
狂犬病の [きょうけんびょうの], 狂犬病にかかった [きょうけんびょうにかかった], 激高した [げきこうした], 狂暴な [きょうぼうな]
katalune:
rabiós 3. furiós
nederlande:
3. dol, razend, rabiaat
pole:
wściekły, oszalały 2. chory na wściekliznę
ruse:
бешеный
slovake:
besný, majúci besnotu
svede:
2. rabiessmittad 3. rasande, ursinnig, rabiat
ukraine:
скажений, лютий, шалений

administraj notoj