*punt/o

*punto

TEKS
Maldensa, artisme interspacigita teksaĵo, konsistanta en delikata reto el silkaj aŭ linaj fadenoj, servanta kiel fono por floraĵoj aŭ ornamaĵoj faritaj per kudrilo aŭ ŝpiniletoj: inter la puntoj kaj la brusta banto elstaris la kolo [1]; kufo ornamita per puntoj IK ; garnituro da kremkoloraj puntoj FK ; dancistino, kies tuta kostumo konsistis el ora ringo sur la kapo kaj el tuko delikata, kiel aranea punto [2]; (figure) maro, kiu de ĉiuj flankoj puŝis siajn kunmiksitajn ondojn kun brilantaj ŝaŭmaj puntoj FdO ; marmora ponto, fortika, sed konstruita tiel arte kaj delikate, kvazaŭ ĝi estus el puntoj kaj vitraj perloj [3].
Rim.: En „La Interrompita Kanto“ tradukita de Kabe aperas „pinto“ sinonime kun „punto“, eble influita de la germana.
angle:
lace
beloruse:
карункі
bulgare:
дантела
ĉeĥe:
krajka
ĉine:
花边 [huābiān], 花邊 [huābiān], 蕾丝 [lěisī], 蕾絲 [lěisī]
france:
dentelle
germane:
Spitze (Textil)
hispane:
encaje
hungare:
csipke
japane:
レース [れーす]
katalune:
punta
nederlande:
kant
pole:
koronka
portugale:
renda (tecido)
ruse:
кружево
slovake:
čipka
ukraine:
мереживо

administraj notoj