primuso
- Negranda senmeĉa kuirmaŝino, funkcianta per bruligo de vaporigita petrolo (keroseno aŭ benzino) inventita en 1892 de svedo Frans Wilhelm Lindqvist. Primusoj estis uzataj en la kuirejoj de urbaj multloĝejaj domoj ĝis la mezo de la 20ª jc, antaŭ la disvastiĝo de gasaj retoj, vendado de likvigita gaso en gasujoj kaj elektraj forneloj. mi metos la tekruĉon sur la primuson kaj ni preparos la teon Metrop ; Margarita […] turnis la fermilojn de la du primusoj kaj ili estingiĝis [1]. bolkruĉo, temaŝino
Rim.:
La vorto „primuso“ devenas de la varmarko de la sveda firmao „Primus“,
kiu unua komencis produkti primusojn. Tiuj kuiraparatoj baldaŭ
disvastiĝis internacie, kaj ankaŭ aliaj firmaoj komencis produkti
similajn. Tamen komunlingve oni kutimas ilin ĉiujn nomi „primuso“j.
La firmao plu ekzistas, kaj produktas diversajn varojn, ankaŭ
porteblajn kuirilojn; ili portas la varmarkon „Primus“, tamen
plejparte ne estas la primusoj atestitaj en la intermilitaj verkoj.
1.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 21
2. John Fogarty, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Primus_Stove.jpg
2. John Fogarty, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Primus_Stove.jpg
- beloruse:
- прымус
- ĉeĥe:
- petrolejový vařič
- france:
- réchaud
- germane:
- Primuskocher, Campingkocher
- hungare:
- gyorsfőző, gázrezsó, spirituszfőző, primusz
- japane:
- 携帯用石油こんろ [けいたいようせきゆこんろ]
- nederlande:
- komfoor
- perse:
- پریموس
- pole:
- prymus, kuchenka turystyczna
- portugale:
- fogareiro, réchaud
- ruse:
- примус
- slovake:
- petrolejový varič
- ukraine:
- примус (гасовий нагрівальний прилад)
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.