ponĉ/o PIV1

ponĉo

TEKS Mallonga mantelo1 el ortograma ŝtofpeco kun truo por la kapo en la mezo, la tradicia vestaĵo sudamerika; ankaŭ alilande, similfasona mantelo laŭmoda: el la malriĉaj suburboj de la ĉefurba sudo kaj okcidento homamasoj fluis ĝis la Alamedo, la reĝa vojo de Santiago, vestitaj per koloraj lanvestoj, ŝaloj kaj ponĉoj [1]; oni povas admiri ceramikaĵojn, teksilojn el osto, ligno aŭ ŝtono, ponĉojn, tapiŝojn [2].
viro el Ĉilio, kolorigita presbildo de 1843
PD  [3]
1. Pjer Kalfon: Mi memoras la elekton de Salvador Allende, Le Monde diplomatique
2. Monato, Marta Solís: Unika fervojo en Andoj, 2005
3. Unknown authorUnknown author, http://cgi.ebay.com/1843-Print-Costume-Chilean-Man-Chile-Chamanto-Poncho-/300506682772?pt=Art_Prints&hash=item45f7981594: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Chilean_Man_Chile_Chamanto_Poncho.JPG
beloruse:
понча
bulgare:
пончо
germane:
Poncho
katalune:
ponxo
nederlande:
poncho
pole:
ponczo
portugale:
poncho, ponche
rumane:
poncho
ruse:
пончо
ukraine:
пончо

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.