platformo
- 1.
- Plata starejo fine de vagono, buso aŭ alia komuna veturilo: mi paŝas post platformo, ruliĝanta sur la reloj Metrop .
- 2.
- Granda ebena surfaco subtenata de amasigita tero, roko aŭ de trabaro, taŭga por surmeto de pezaj aĵoj: citadeloj sur altaj platformoj [1]. teraso
- 3.
- Mara platformo; vasta artefarita plato palafite staranta en maro: la esperantlingva mara platformo ‚Insulo de la Rozoj‘, [estis] malkonstruita en 1968 de la italaj instancoj post mallonga sed gloreta vivo kiel sendependa ŝtato [2].
- 4.
- (figure) Malfermita okazaĵo, renkontiĝejo, informejo por interŝanĝo de ideoj kaj planado de komunaj iniciatoj: la festivalo Afropixel […] gajnas rekonon kiel platformo por projektoj, eventoj, debatoj, diskutoj, kaj arta kaj socia eksperimentado [3]; sociaj komunikiloj kaj platformoj kiel Guglo kaj Fejsbuko donas la eblon ke falsaj novaĵoj disvastiĝis pli larĝskale kaj pli rapide ol iam antaŭe [4].
1.
V. I. Ionesov:
La formado de frupolitikaj rilatoj en la proto-baktria
civilizacio de la bronza epoko, Scienca Revuo, 1994:2 (45), p. 9a-25a
2. H. Tonkin: Mikspoto de diversaj temoj, Esperanto, 2012-07 ĝis 08
3. A. Mensah, trad. P. León kaj I. Schroder: Generacio entreprenistoj, Unesko-kuriero, 2017-04 ĝis 06 (1)
4. V. Pillay, trad. S. Abbasi: Falsaj novaĵoj, Unesko-kuriero, 2017-07 ĝis 09 (2)
2. H. Tonkin: Mikspoto de diversaj temoj, Esperanto, 2012-07 ĝis 08
3. A. Mensah, trad. P. León kaj I. Schroder: Generacio entreprenistoj, Unesko-kuriero, 2017-04 ĝis 06 (1)
4. V. Pillay, trad. S. Abbasi: Falsaj novaĵoj, Unesko-kuriero, 2017-07 ĝis 09 (2)
- beloruse:
- плятформа
- ĉeĥe:
- 1. báze, platforma, soubor zásad, východisko, základna
- ĉine:
- 平台 [píngtái], 平臺 [píngtái], 台子 [táizi], 臺子 [táizi]
- france:
- plateforme
- hispane:
- 1. plataforma (de un vehículo)
- hungare:
- 1. peron (járművön)
- katalune:
- 1. plataforma
- nederlande:
- 1. platform (v.voertuig)
- pole:
- platforma
- portugale:
- 1. plataforma
- rumane:
- platformă
- slovake:
- 1. platforma, východisko, základňa
- ukraine:
- платформа, поміст, платформа, позиція
gasplatformo
- Mara platformo3 uzata por mini submaran tergason: en la foro videblas du surmaraj gasplatformoj [5].
5.
K. Kniivilä: Krimeo estas
nia, 2015
- beloruse:
- газаздабыўчая плятформа
- france:
- plateforme gazière
- pole:
- platforma wydobywcza
- rumane:
- platforma minieră
naftoplatformo
- Mara platformo3 uzata por mini submaran nafton: la titolo de la ĉapitro aludas al artefaritaj insuloj, alivorte maraj naftoplatformoj, pri kies konstruado li longe okupiĝis [6].
6.
B. Pietrzak: Bonaŭgura
koincido, Esperanto, 2002-04 (1146)
- beloruse:
- нафтаздабыўчая плятформа
- france:
- plateforme pétrolière
- pole:
- platforma wiertnicza
- rumane:
- platformă petrolieră marină