planktono
- Tre malgrandaj vegetaĵoj kaj bestoj, libere flosantaj en maro, nutraĵo de cetacoj kaj pli grandaj fiŝoj: kankretoj naĝas kiel granda reto, kaj per haretkovritaj kruroj elkaptas ĉian pli-malpli grandan planktonon [1]; tie vivas 167 specioj da fiŝoj, 231 specoj da planktonoj [2].
Rim.:
La vorto aperas ununombre, kiel sablo,
akvo aŭ alia nenombreblaĵo,
ankaŭ plurnombre pro la pluraj specoj de vivuloj,
kiujn ĝi entenas.
1.
P. Volkov, trad. Hamstro: Vojaĝo
en Neocenon, 2005-08
2. Ĉina Interreta Informa Centro: Marĉo ĉe Ŝanhajo, [vidita je 2006-06-29]
2. Ĉina Interreta Informa Centro: Marĉo ĉe Ŝanhajo, [vidita je 2006-06-29]
- angle:
- plankton
- beloruse:
- плянктон
- bulgare:
- планктон
- ĉeĥe:
- plankton, vodní organismy
- ĉine:
- 浮游生物 [fúyóushēngwù]
- france:
- plancton
- japane:
- プランクトン
- nederlande:
- plankton
- perse:
- پلانکتون
- pole:
- plankton
- slovake:
- planktón
- ukraine:
- планктон
besta planktono, animala planktono
- Parto de la planktono konsistanta el bestetoj ŝvebe vivantaj en akvo; zooplanktono: tie povas polusaj gadoj trovi riĉan oferton da besta planktono [3].
3.
Vikipedio,
Polusa gado, 2013-04-05
- angle:
- zooplankton
- beloruse:
- зоаплянктон
- bulgare:
- зоопланктон
- france:
- zooplancton
- nederlande:
- zoöplankton
vegetaĵa planktono[4], vegetala planktono
- Parto de la planktono konsistanta el multspecaj vegetaĵetoj ŝvebe vivantaj en la supra parto de akvejoj; fitoplanktono: en la surfacaj akvoj, kien alvenas lumo, abundas la vegetala planktono, kiu konsumas salojn kiel la fosfatojn kaj nitratojn [5].
4.
T. Flores: Dicionário
Português-Esperanto / Esperanto-Português, [2015]
5. Vikipedio, Sargasa Maro, 2015-03-17
5. Vikipedio, Sargasa Maro, 2015-03-17
- angle:
- phytoplankton
- beloruse:
- фітаплянктон
- bulgare:
- фитопланктон
- france:
- phytoplancton
- nederlande:
- fytoplankton