pivoto
- Ekstrema parto de akso, eniĝanta en truo, kie ĝi turniĝas: pivoto de rado en horloĝo; du pivotoj estu ĉe ĉiu tabulo, alĝustigitaj unu al la alia [1]; li almenaŭ iom riparis la birdon, sed li deklaris, ke […] la pivotoj estas eluzitaj kaj estas ne eble enmeti novajn tiamaniere, ke la muziko iru kun certeco [2]; la ŝtono cedis, turniĝis sur pivoto, kaj malkaŝis sekretan, tute senluman pasejon [3]. pivotradiko
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 26:17
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XI
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XI
- angle:
- pivot
- beloruse:
- шыйка (вала), цапфа
- ĉeĥe:
- pivot
- ĉine:
- 枢 [shū], 樞 [shū], 戺 [shì], 枢纽 [shūniǔ], 樞紐 [shūniǔ], 关键 [guānjiàn], 關鍵 [guānjiàn]
- france:
- pivot
- germane:
- Zapfen, Drehstift
- hispane:
- pivote
- hungare:
- tengelycsap, tengelyvég
- japane:
- ピボット, 回転軸 [かいてんじく], 軸頭 [じくあたま]
- nederlande:
- tap, luns
- pole:
- czop
- portugale:
- pivô(eixo)
- ruse:
- шейка вала, цапфа
- slovake:
- pivot
- ukraine:
- шийка вала, цапфа
pivoti
(ntr)
- Turniĝi ĉirkaŭ pivoto: (figure) pivotis la protestoj ĉirkaŭ la aserto, ke „tutcerte“ ekzistas io, pri kio certeco neniel eblas [4]; (figure) miaj konsideroj pivotas ĉirkaŭ plurjara observado, sed la apoteozo, la lasta guto, kiu okazigis elverŝon, estis la maja ekskurso [5]; (figure) malgraŭ la ordono, ke oni ne menciu la militon, la komedio pivotas ĉirkaŭ – evidente – mencioj pri la milito [6].
4.
Monato, Paul Gubbins: Aŭtobusa di-alogo, 2009
5. Monato, Roberto Pigro: Ĉiam pli malalten, 2011
6. Monato, Paul Gubbins: Ne menciu la militon, 2012
5. Monato, Roberto Pigro: Ĉiam pli malalten, 2011
6. Monato, Paul Gubbins: Ne menciu la militon, 2012
- angle:
- pivot, turn, rotate
- beloruse:
- круціцца (на восі)
- ĉeĥe:
- točit se na čepu
- france:
- pivoter
- germane:
- pivotieren
- hispane:
- pivotar, girar, rotar
- hungare:
- forog
- japane:
- 回転する [かいてんする], 旋回する [せんかいする]
- nederlande:
- pivoteren
- pole:
- obracać się na czopie
- slovake:
- krútiť sa okolo čapu
- ukraine:
- обертатися на цапфі, обертатися навколо осі