pilafo, pilavo
- Plado el stufitaj rizo, diversaj legomoj, viandoj, spicoj, fruktoj ktp, diversforme ekzistanta en la kuirarto de multaj popoloj de la mondo: la gvidanto kuiras por li pilafon (ĝi estas preparata el kokina viando kaj rizo), por vespermanĝo [1]; ne timu ŝajne troan grasecon de la pilafo: la rizo neŭtraligas ĉiun malbonan efikon de la graso [2]; ŝejko Hazif, mia granda muftio! — diris la kalifo — mi esperas, ke hodiaŭ vi manĝos vian pilavon kun granda apetito [3]; en la memoro restis pilavo, kiun kuiris uzbekaj esperantistoj okaze de nacia uzbeka festo [4]. paeljo
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
2. E. Perevertajlo: Pilafo (Uzbeka kuirrecepto)
3. V. Doroŝeviĉ, trad. N. Hohlov: La kalifo kaj la krimulino, en: Orientaj Fabeloj, 1924
4. J. Zaidman: Svanetio - Esperantista turistado tra altmontara regiono de Kartvelio, Verda lampo, [2007?]

- angle:
- pilaf, pilau, pilaw
- beloruse:
- плоў
- ĉeĥe:
- pilaf
- ĉine:
- 手抓飯 [shǒuzhuāfàn], 手抓饭 [shǒuzhuāfàn]
- france:
- pilaf, pilau
- germane:
- Pilaw, Pilau
- japane:
- ピラフ
- katalune:
- arròs pilaf
- nederlande:
- pilaf
- pole:
- pilaw
- ruse:
- плов
- slovake:
- pilaf, pilav
- ukraine:
- пілав, плов