pedologio
(malofte)
- Komplekso da sciencaj studoj pri kreskanta homo, ekde ĝia enutera stato ĝis plenkreskeco: la verketoj ampleksos 96 paĝojn kaj temos pri vio, kio rilatas nian profesion: pedagogio, metodologio, pedologio, psikologio, k. t. p. [1]; la Moskva revuo „Pedologio ― la nova epoko“ adresas psiĥologojn, instruistojn kaj gepatrojn; en la Kiota Ina Universitato la departemento de pedologio disponigas kursojn pri la infana psiĥologio, la infana bonfarto, la infana kulturo kaj pedagogio.
Rim.:
Tiu ĉi termino kaj pedologio (grundoscienco) estas
homonimoj, ŝuldataj al konfuzo de malsamaj grekaj vortoj en unu saman
vorteron „ped-“. La formado de tiaj sciencaj terminoj estas afero ekstera al la
vortofarado esperanta, ĝi estas konsidero pri racia terminaro.
Ĉi-okaze la vortero „ped-“ multe pli ofte rilatas al la greka
vorto por „infano“ (pedagogio, pediatrio, pederastio
ktp) ol al la greka vorto por grundo; do, por multaj
ordinaraj homoj la senco geologia estas tute neatendita kaj
misgvida.
PV donis nur la antropologian sencon; PIV1, nenian; PIV2, nur
la sencon geologian.
[Sergio Pokrovskij]
1.
Diversaj Sciigoj, Flandra Esperantisto, Sept. 1934, p. 41
- angle:
- paedology
- beloruse:
- пэдалёгія
- bulgare:
- педология
- ĉeĥe:
- pedologie, půdoznalství
- germane:
- Pädologie
- hungare:
- pedológia, gyermektanulmány
- japane:
- 児童学 [じどうがく], 育児学 [いくじがく]
- nederlande:
- pedologie
- pole:
- pedologia pedologia
- portugale:
- pedologia
- rumane:
- pedologie
- ruse:
- педология
- slovake:
- pôdoznalectvo
- ukraine:
- педологія, ґрунтознавство