pamfleto VdE
- Nelonga polemika studaĵo aŭ eseo, ofte broŝurforma, pri aktuala temo: per alloge legindaj pamfletoj Voltaire atakas la netoleremon de la religioj, la sensencaĵojn de la superstiĉoj, … [1]; liaj maltrankvilaĵoj speguliĝas en lia lasta poemo, fakte politika pamfleto [2]; la novaĵoj de la publikaj valenciaj kanaloj fariĝis ŝokaj registaraj pamfletoj [3]; tiuj pamfletoj estas ja veraj „Flugiloj de Libereco“, sed paceme batalantaj kontraŭ loka despotismo [4]; la pamfleto „Parlez-vous franglais?“ („Ĉu vi parolas la franglan?“) de René Etiemble en 1966 satire avertis kontraŭ leksika angligo de la franca lingvo [5].
1.
Tomaŝ PUMPR: Recenzo: Tri verkoj de Volter, la nica literatura revuo, 3:3
2. Monato, Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2002: Kosovo antaŭeniras
3. Monato, Hektor Alos i Font: Koruptado demisiigas prezidanton
4. Monato, Eriko NAVARO: Flugiloj de Libereco
5. Esperanto kaj la estonteca plurlingvismo: Diskuto de Umberto Eco kun Istvan Ertl kaj François Lo Jacomo, la 20-an de januaro 1993, en Parizo, Rotterdam: UEA, 1994

- angle:
- pasquinade, lampoon, pamphlet (harsh essay about a current topic)
- beloruse:
- памфлет
- bulgare:
- памфлет
- ĉeĥe:
- hanopis, pamflet
- france:
- libelle, pamphlet
- germane:
- Pamphlet, Streitschrift
- hispane:
- panfleto
- hungare:
- pamflet, gúnyirat
- itale:
- libello, pamphlet
- japane:
- 批判攻撃文書 [ひはんこうげきぶんしょ], 風刺攻撃文書 [ふうしこうげきぶんしょ]
- katalune:
- pamflet, libel
- nederlande:
- pamflet
- pole:
- pamflet
- portugale:
- panfleto
- ruse:
- памфлет
- slovake:
- pamflet
- ukraine:
- памфлет