*ostro
- Genro el familio ostredoj (Ostrea), kies konkoj el du nesimetriaj kaj tre malglataj valvoj estas tritavolaj, kaj kies interna perlamota tavolo ĉe kelkaj specioj povas formi perlon. Kelkaj specioj estas manĝeblaj: [la] maljuna patrino [de la reĝo de la maro] portis dekdu ostrojn sur la vosto, dum aliaj nobeloj ne devis porti pli ol ses [1]; sinjoro Britain, pren[is] sian pladeton kiel ostron kaj sorb[is] ĝin en tia sama maniero BdV ; fumaĵita fiŝaĵo, ostroj, olivoj [2]; plisaliĝas riveroj, dum la kvanto de ostroj kaptitaj en Meksika Golfo abrupte ŝrumpis [3].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
2. Monato, Marc Gassion: Aude
3. Monato, AMik: Soifas ne nur homoj ...
4. VIUDeepBay: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Ostrea_Lurida.jpg
2. Monato, Marc Gassion: Aude
3. Monato, AMik: Soifas ne nur homoj ...
4. VIUDeepBay: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Ostrea_Lurida.jpg
- angle:
- oyster
- beloruse:
- вустрыца
- bretone:
- istrenn
- bulgare:
- стрида
- ĉeĥe:
- ústřice
- ĉine:
- 牡蛎 [mǔlì], 牡蠣 [mǔlì], 蚝 [háo], 蠔 [háo], 蛎 [lì], 蠣 [lì]
- france:
- huître
- germane:
- Auster
- greke:
- στρείδι
- hispane:
- ostra
- hungare:
- osztriga
- japane:
- カキ, イタボガキ
- latinece:
- Ostrea
- nederlande:
- oester
- pole:
- ostryga
- portugale:
- ostra
- ruse:
- устрица
- slovake:
- ustrica
- svede:
- ostron
- ukraine:
- устриця
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.