orangutango
- Genro de grandaj simioj kun ruĝeta felo (Pongo), de la familio homedoj, vivantaj sur la insuloj Sumatro kaj Borneo: Kajto-kantoj, kiujn mi plej ŝatas, estas la muzikigitaj poemoj Orangutango, La soldato kiu marŝas kaj Rabista dormo [1]; Indonezio […] ― la insularo estas hejmo de elefantoj, tigroj, leopardoj kaj konataj orangutangoj [2].
Rim.:
PV indikas nur la Zamenhofan vorton orangutango; ankaŭ PIV1 havas
nur tiuvortan artikolon, en kiu ĝi tamen naive rimarkigas, ke
pli ĝusta (?!) formo estus „orangutano“ (la aŭtoroj
de PIV ial forgesis, ke ilia vortaro temas ne pri la malaja
lingvo, sed pri Esperanto). PIV2 entenas la du formojn en
apartaj artikoloj, kun prefero por „orangutano“.
En la internacia uzo ambaŭ formoj estas proksimume egale
distribuitaj, sed la Zamenhofa formo evidente pli oportunas
por Esperanto: ĝi evitigas eventualan miskomprenon ke
temas pri enloĝanto de iu hipoteza „Oranguto“.
[Sergio Pokrovskij]
- beloruse:
- арангутанг
- bulgare:
- орангутан
- ĉeĥe:
- orangutan
- ĉine:
- 猩猩 [xīngxing], 人猿 [rényuán], 猩 [xīng], 紅毛猩猩 [hóngmáoxīngxīng], 红毛猩猩 [hóngmáoxīngxīng]
- france:
- orang-outang
- germane:
- Orang-Utan
- greke:
- ουραγκουτάγκος
- hungare:
- orangután
- indonezie:
- orang utan
- japane:
- オランウータン
- latinece:
- Pongo
- nederlande:
- orang-utang
- pole:
- orangutan
- portugale:
- orangotango
- rumane:
- urangutan
- ruse:
- орангутан, орангутанг
- slovake:
- orangutan
- svede:
- orangutang
- ukraine:
- оранґутанґ