onomatopeo
- 1.
- PIV1 KrED Imitado de naturaj bruoj per vortoj, kiaj ekzemple „kluk kluk“, „zum zum“: la verkinto enigas vin eĉ en la cerbon de la farmbestoj […], abundas onomatopeaj krioj de plej diversaj bestoj [1]; mangao eĉ konas „onomatopeon“ por signi rideton [2].
- 2.
- Vorto imitanta naturajn bruojn: „klukkluki“, „zumi“: ĉifĉafo […] facile rekoneblas per sia […] ripeteca „ĉik-ĉak“ aŭ „sib-sab“ similanta bruon de moneroj, kiujn oni ĵetus vice kiel por nombri ilin, de tiu rekonebla kanto devenas la onomatopea nomo de la specio [3]. sonimitointerjekcio
1.
Stefan MacGill: Knaba maturiĝo, Monato, 2000/10, p. 31
2. Vikipedio, Bildliteraturo
3. Vikipedio, Ĉifĉafo
2. Vikipedio, Bildliteraturo
3. Vikipedio, Ĉifĉafo
- ĉine:
- 拟声 [nǐshēng], 擬聲 [nǐshēng], 拟声词 [nǐshēngcí], 擬聲詞 [nǐshēngcí]
- france:
- onomatopée
- germane:
- Onomatopoetikon, lautnachahmendes Wort, schallnachahmendes Wort 1. Onomatopoesie, Lautmalerei
- hispane:
- onomatopeya
- hungare:
- hangutánzó szó 1. hangutánzás
- japane:
- 擬音語 [ぎおんご], 擬声語 [ぎせいご]
- nederlande:
- onomatopee 1. onomatopee
- perse:
- نامآوا
- pole:
- słowo onomatopeiczne, słowo dźwiękonaśladowcze 1. onomatopeja, dźwiękonaśladownictwo
- portugale:
- onomatopéia 1. onomatopéia
- ruse:
- звукоподражательное слово 1. ономатопея, звукоподражание
- ukraine:
- ономатопея, звуконаслідування