*neniu

*neniu

1.
Nea nedifina pronomo montranta neeston aŭ foreston de ĉiu ajn persono aŭ afero: en la ĉambro estis neniu krom li; tiu nekonata lando el kiu neniu plu revenasZ ; neniun ni renkontis; mi konas neniun en la urbo; kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun PrV ; neniu el miaj invititoj ankoraŭ alvenis; inter tiom da libroj neniun mi povas elekti. VD:ĉiu Rim.
2.
Nea nedifina samsignifa adjektivo: neniu gazeto alvenis hodiaŭ; ni havas neniun serviston; mi faros miraklojn, kiuj ekzistis ĉe neniuj gentojZ ; „Hodiaŭ neniuj historioj estos rakontataj!“ diris la dio de dormo [1]; estos neniuj dioj, krom Kristo, kaj neniuj temploj, krom la kristanaj [2]; en la teretaĝo estis neniuj fenestrojZ ; mi ankaŭ konscie menciis neniujn personojn, por eviti la nemerititan nemencion de tiu aŭ alia [3].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
2. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 39a
3. Wera Blanke: Terminologia Esperanto-Centro: Spertoj, problemoj, perspektivoj
angle:
1. nobody
beloruse:
ніякі 1. ніхто
bretone:
1. den ebet, hini ebet 2. ebet
ĉeĥe:
nikdo, žádný
ĉine:
无一 [wúyī], 無一 [wúyī], 二者 [èrzhě] 1. [wú], 沒人 [méirén], 没人 [méirén]
france:
1. personne
germane:
kein, keine 1. niemand, keiner
greke:
κανένας, κανείς
hispane:
1. nadie
hungare:
semelyik 1. senki
itale:
nessuno
japane:
誰も~ない [だれも~ない]
katalune:
1. ningú 2. cap, ningun
nederlande:
1. niemand 2. geen enkel
pole:
nikt, żaden
portugale:
1. ninguém 2. nenhum
rumane:
nimeni
ruse:
1. никто 2. никакой, никоторый
slovake:
nik, nikto, žiadny
svede:
ingen
tibete:
གཅིག་ཀྱང་
tokipone:
ala
ukraine:
ніхто
volapuke:
1. nek 2. nonik

administraj notoj

~: Mankas verkindiko en fonto.