1nektar/o

nektaro

1.
BOT Dolĉa suko eligita de floroj, el kiu la abeloj faras mielon: same kiel abelo kolektas la nektaron kaj forflugas sen difekti la floron, koloron, nek odoron, tiel la saĝulo iru tra vilaĝo [1].
2.
MIT En la antikva greka mitaro, trinkaĵo de la olimpaj dioj. VD:ambrozio
3.
(figure) Tre bongusta trinkaĵo: nektaro estas trinkaĵo simila al suko kiu enhavas parton de la fibro de la frukto fajne kribrita, al kiu oni aldonis ian kvanton de trinkebla akvo, sukerojn (aŭ dolĉigaĵojn kaze de la dietaĵoj), citratacidon kaj diversajn ingrediencojn kaj aldonaĵojn [2].
1. trad. T. T. Anuruddha: La Vojo al Nirvano aŭ la Dhammapado, 4:49, Bồ-Tát-Csoma-Instituto por Budhologio, 1973
2. Vikipedio, Suko
angle:
nectar
beloruse:
нэктар
ĉeĥe:
nektar
ĉine:
花蜜 [huāmì]
france:
nectar
germane:
Nektar
greke:
νέκταρ
hispane:
néctar
hungare:
nektár
japane:
ネクタル, 甘露 [かんろ], 美酒 [びしゅ], 花蜜 [かみつ]
katalune:
nèctar
nederlande:
nectar
perse:
شهد، نوش
pole:
nektar
portugale:
néctar
ruse:
нектар
slovake:
nektár
tibete:
བདུད་རྩི་
ukraine:
нектар

administraj notoj