naturalismo
- 1.
- Doktrino neanta ĉion ajn supernaturan.
- 2.
- Doktrino laŭ kiu literaturo kaj belartoj celu nur ekzaktan prezentadon de realaĵoj kaj senfantazian imitadon de naturo, sen provi plibeligi kaj nobligi ilin: naturalismo originas en forta reago kontraŭ la tro fantaziriĉa romantiko [1]. realismo
- 3.
-
Tendenco evoluigi lingvon (precipe planlingvon) konforme al
la „naturaj“ lingvoj okcidenteŭropaj:
mi volas koncize montri, ke estas inde agnoski pozitivan
rolon de racia natureco en faka terminaro, ne sinkante al
pura naturalismo
[2];
lingvoj naturalismaj postulas plej eblan alproksimiĝon al
etnolingvoj, sekve ili ne celas esti regulaj kaj
senesceptaj
[3].
skemismoRim.: Fakte, eĉ la vorto naturalismo mem estas ekzemplo pri sia propra senco: la nomo aludas „naturecon“, sed ne estas derivita el „naturo“, sed formita ekster Esperanto, fremdmaniere, kaj aperas kiel pruntvorto.
1.
L. C. Deij: Enkonduko al Beletro, Malgranda Revuo, 1947:3
2. J. Werner: Matematika vortaro esperanta-ĉeĥa-germana, 1990 (Antaŭparolo)
3. V. Barandovská-Frank: Enkonduka lernolibro de interlingvistiko, Paderborn
2. J. Werner: Matematika vortaro esperanta-ĉeĥa-germana, 1990 (Antaŭparolo)
3. V. Barandovská-Frank: Enkonduka lernolibro de interlingvistiko, Paderborn
- angle:
- naturalism
- beloruse:
- натуралізм
- bretone:
- naturelouriezh
- bulgare:
- натурализъм
- ĉeĥe:
- naturalizmus, nudizmus
- ĉine:
- 自然主义 [zìránzhǔyì], 自然主義 [zìránzhǔyì]
- france:
- naturalisme
- germane:
- Naturalismus
- greke:
- νατουραλισμός
- hispane:
- naturalismo
- hungare:
- naturalizmus
- itale:
- naturalismo
- japane:
- 自然主義 [しぜんしゅぎ]
- nederlande:
- naturalisme
- pole:
- naturalizm
- portugale:
- naturalismo
- ruse:
- натурализм
- slovake:
- naturalizmus, nudizmus
- svede:
- naturalism
- ukraine:
- натуралізм