morbo
- De la latina „morbus“, t.e. malsano, science uzata por doni nomon al antaŭe nekonata malsano kunmetante la vorton kun la nomo de la priskribinto: sarkoidozo, ankaŭ konata per la nomoj Morbo Boeck […] aŭ Morbo Schaumann-Besnier [1]; parkinsona morbo [2]; la bakterian morbon de Lyme disvastigas nur la kutima iksodo [3].
Rim.:
Malsanoj povas havi plurajn tiajn morbo-nomojn, ĉar ofte nur poste oni
eltrovas, ke du priskriboj celas la saman malsanon. Pro ĝia speciala scienca
funkcio, oni evitu uzi la vorton „morbo“ plensinonime al malsano:
epidemio de kontaĝa morbo
[4];
la ĉina centro por regado kaj prevento de morboj
[5].
1.
Vikipedio, Sarkoidozo
2. Monato, Evgeni Georgiev: Ĉu vakcino ĉe la horizonto?
3. Vikipedio, Iksodo
4. Monato, Garvan Makaj: Punkto de malekvilibrigo
5. Monato, Alice Liu: Premio alfrontas premon
2. Monato, Evgeni Georgiev: Ĉu vakcino ĉe la horizonto?
3. Vikipedio, Iksodo
4. Monato, Garvan Makaj: Punkto de malekvilibrigo
5. Monato, Alice Liu: Premio alfrontas premon
- angle:
- disease (used in the names of some diseases, rarely standalone)
- beloruse:
- хвароба (у складзе навуковы назваў)
- germane:
- Morbus
- japane:
- 疾病 [しっぺい], 疾患 [しっかん]
- latinece:
- morbus
- pole:
- choroba zdefiniowana naukowo
- rumane:
- boală definită științific
- ukraine:
- хвороба, захворювання