mioceno
- Geologia epoko inter la oligoceno kaj plioceno: fosilia rano kun konserviĝinta haŭto el la mioceno [1]; oni malkovris restojn de giganta serpento, 3,5 m longa, sciencistoj taksas la „aĝon” de tiu pitono je 15 milionoj da jaroj, do, la besto vivis en mioceno [2]; amazoniaj specioj, klarigis la esplorintoj, supervivis la […] t.n. malfruan miocenon (antaŭ 5,3 ĝis 11,5 milionoj da jaroj), […] la tiamaj temperaturoj sur la tero estis je ĉirkaŭ 3-4 gradoj pli altaj ol nuntempe, do bone kompareblaj kun tiuj, kiuj supozeble karakterizos la jaron 2100 [3].
1.
Monato, Jomo Ipfelkofer: Fosilioj en suda Germanio
2. Monato, Jomo Ipfelkofer: Novaj fosilioj
3. Monato, Roberto Pigro: Pri alta temperaturo, ne estu teruro
2. Monato, Jomo Ipfelkofer: Novaj fosilioj
3. Monato, Roberto Pigro: Pri alta temperaturo, ne estu teruro
- beloruse:
- міяцэн
- ĉeĥe:
- miocén
- ĉine:
- 第三紀中新統 [dìsānjìzhōngxīntǒng], 第三纪中新统 [dìsānjìzhōngxīntǒng]
- france:
- Miocène
- germane:
- Miozän
- hungare:
- miocén
- japane:
- 中新世 [ちゅうしんせい], 中新統 [ちゅうしんせい]
- katalune:
- miocé
- nederlande:
- mioceen
- pole:
- miocen
- portugale:
- Mioceno
- ruse:
- миоцен
- slovake:
- miocén
- ukraine:
- міоцен