*mesio
- 1.
- En judismo kaj kristanismo, mistera reĝo, posteulo de reĝo Davido, kiun Dio per la profetoj promesis sendi por savi Izraelon (kaj la mondon).
- 2.
- (figure) Homo rigardata kiel bezonata savonto: ni ne esperu la savon de ia ajn mesio [2]; Nur pro ilia sango, oferoj kaj ĉagreno Retrovas la honoron la pala Magdaleno, Por naski novan idon, en la feliĉaj larmoj, Mesion liberigan de la katenaj armoj... [3].
- angle:
- 1. Messiah 2. messiah
- beloruse:
- мэсыя
- bretone:
- 1. Mesiaz
- ĉine:
- 弥赛亚 [mísàiyà], 彌賽亞 [mísàiyà]
- france:
- Messie
- germane:
- Messias
- hispane:
- 1. Mesias 2. mesías
- hungare:
- 1. Messiás 2. messiás
- katalune:
- messies
- nederlande:
- 1. Messias 2. messias
- perse:
- مسیح، مسیح موعود، مسیحا
- portugale:
- 1. Messias 2. messias
- ruse:
- мессия
mesianismo PIV2
- Kredo je mesio1.
- angle:
- messianism
- beloruse:
- мэсыянства
- japane:
- メシア信仰 [メシアしんこう]
- katalune:
- messianisme
- nederlande:
- messianisme
- ruse:
- мессианизм
- ukraine:
- месіанізм, месіанство
mesiismo
- 1.
- mesianismo
- 2.
- Kredo je eksterordinara, sava, mesia rolo de sia nacio, klaso aŭ movado: la aŭtoro mencias kaj priparolas diversajn erarojn kaj misuzojn de patriotismo, naciismo kaj mesiismo [4]; finiĝis la okdekaj jaroj, kaj ankaŭ finiĝis iu evento, la marksisma mesiismo, kiu, dum sepdek jaroj, starigis sin kiel la plej grandan kontraŭulon de kristanismo [5].
4.
P. Moĵajev: Verko ne revelacia, sed ja pensiga, La Ondo de Esperanto, 2007. №8–9
5. Domenico Del Rio, tr. A. D. S.: La papo, kiu venkobatis Markson, Espero Katolika. 1990:2
5. Domenico Del Rio, tr. A. D. S.: La papo, kiu venkobatis Markson, Espero Katolika. 1990:2
- angle:
- messianism
- beloruse:
- мэсыянства
- ĉeĥe:
- mesianizmus
- katalune:
- messianisme
- nederlande:
- messianisme
- ruse:
- 2. мессианство
- slovake:
- mesiánizmus