lukri
- Enspezi per sia laboro; perlabori, laborakiri: la lukranta, militista, kaj gardista klasoj priatentas siajn proprajn taskojn en la civito [1]; sukcesinta viro multe lukranta kaj multe respektata [2]; instruisto, parenteze, lukras hore malpli ol unu eŭron [3]; la montajdo helpis ankaŭ al neleĝa lukrado […] de la politikaj partioj [4]. gajni1, salajriĝi
1.
Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Kvar
2. Monato, Lin Sheng: Forpasis mia karulino, 2006
3. Monato, Paul Gubbins: Revo realigita, 2010
4. Monato, Hektor Alos i Font: Koruptado demisiigas prezidanton, 2011
2. Monato, Lin Sheng: Forpasis mia karulino, 2006
3. Monato, Paul Gubbins: Revo realigita, 2010
4. Monato, Hektor Alos i Font: Koruptado demisiigas prezidanton, 2011
- angle:
- earn money
- beloruse:
- зарабляць
- ĉine:
- 挣钱 [zhèngqián], 掙錢 [zhèngqián], 賺錢 [zhuànqián], 赚钱 [zhuànqián], 賺 [zhuàn], 赚 [zhuàn]
- france:
- gagner de l'argent
- germane:
- Geld verdienen
lukra
- (pri laboro ks) Donanta sufiĉe da enspezo: por akiri sian vivpanon, la avo liveras lakton al diversaj klientoj […] malfacila kaj apenaŭ lukra laboro [5]; la tapiŝo estis aŭkciita je la konsiderinda sumo […], ŝajne lukra vendo, ĝojiga profito por ambaŭ (flankoj) [6]. profita
5.
Monato, Donald Broadribb: Malnovstila rakonto porinfana, 2005
6. Monato, Jomo Ipfelkofer: Tapiŝon ne deziris, traŭmaton akiris, 2012
6. Monato, Jomo Ipfelkofer: Tapiŝon ne deziris, traŭmaton akiris, 2012
- angle:
- lucrative, remunerative
- beloruse:
- зыскоўны, пажытачны, прыбытковы
- ĉine:
- 有利可图 [yǒulìkětú], 有利可圖 [yǒulìkětú]
- france:
- rentable
- germane:
- einträglich, lukrativ, (die Mühe) lohnend, (der Mühe) wert