kreton/o PV kretono Fortika tolo, kies varpo estas el kanabo aŭ el kotono, kaj vefto el lino aŭ el lano, uzata interalie por kurtenoj: la kretona kurteno estis disfaldita kaj elbaris la taglumon [1]. 1. Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero, 2:1 angle: cretonne beloruse: крэтон ĉeĥe: kreton france: cretonne germane: Cretonne hungare: kreton japane: クレトンさらさ nederlande: cretonne pole: kreton portugale: cretone, bramante ruse: кретон slovake: kretón ukraine: кретон (тканина) administraj notoj