Kordobo
- Granda urbo en la nordo de Argentino, ĉ. 650 km nordokcidente de Bonaero: Kordobo […] estis fondita en 1573 [1]; Kordobo estas la argentina urbo, kie fine fiksiĝis la aŭtoro post la travivaĵoj rakontitaj felietone [2]; de Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando [3].
Rim.:
Ekzistas pluraj samnomaj urboj en hispanlingvaj landoj, kiujn oni skribas jen
„Kordobo“, jen „Kordovo“, ĉar la hispana prononco preskaŭ ne distingas „b“ de „v“.
Krome nikaragva monunuo nomiĝas kordobo/kordovo.
- angle:
- Córdoba
- beloruse:
- Кордава
- ĉine:
- 科尔多瓦 [Kēěrduōwǎ], 科尔多瓦 [kēěrduōwǎ]
- france:
- Córdoba
- germane:
- Córdoba
- nederlande:
- Córdoba