knufl/i Glosbe

knufli

(x)
Amike kaj tenere karesi per brusto, kapo, brakoj: mi kaj mia kara amikino […] ne nur brakumis sed ankaŭ knuflis [1]; vi bone dormis knuflante kun mi [2]; li febras… finfine ni ĉiuj knuflis lin ĉar li estas tiom agrable varma [3]; la kutima knuflanta akcepto ĉiam estas kortuŝa bonvenigo al nia „dua hejmo“ [4]; knuflado kaj brakumado tre mankas al mi, kaj tiuj ja multe helpus [5]; oni kutime karesas per unu mano, oni knuflas per la tuta korpo [6]. SIN:kuŝliVD:ĉirkaŭbraki, brakumi, SUP:teneri
1. Korako: Miaj sonĝoj Esperantaj, Korako kun Blogo
2. Korako: Tumblr, 2023-08-30
3. Valère Doumont: Tendumado, oka tago, Verdaj Skoltoj, 09/21/2016
4. Nicky Janssen: Opinioj/bilancoj de partoprenantoj el 2015, Somera programo 2015, gresillon.org
5. Irizanjo: https://esperanto.masto.host/@alina/104671751089265792
6. Paŭl Peeraerts: StackExchange, 2016-11-23
angle:
cuddle, snuggle
beloruse:
абдымаць, прыціскаць да сэрца
ĉine:
抱抱 [bàobào], 拥抱 [yōngbào], 抚摸 [fǔmō], 偎 [wēi]
france:
se blottir (contre), câliner
germane:
herzen, knuddeln
japane:
寄り添う [よりそう], 身体をすり寄せる [からだをすりよせる]
nederlande:
knuffelen
svede:
gosa

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.