knedliko
- Cilindro el faruno aŭ panmolaĵo ofte kun enmikso de haketita viando, fiŝaĵo, kiun oni ordinare poĉas: mi foje vete formanĝis kvar anserojn kaj du pladojn da knedlikoj kun saŭrkraŭto [1].
Rim.:
La pivoj proponas la francdevenan formon knelo.
En la franca lingvo ĝi plejofte koncernas specialaĵon
tre similan al knedliko. Tiu vorto tamen ankaŭ internaciiĝis kun la
signifo viandbuleto aŭ fiŝbuleto.
1.
Jaroslav Hašek, trad. Valdimír Váňa: Aventuroj de
la brava soldato Ŝvejk..., 3 - glora batregalo, 4 - marŝi! marŝ!
- beloruse:
- кнэль
- bulgare:
- кнедла
- ĉeĥe:
- knedlík knedlík (český)
- france:
- quenelle
- germane:
- Knödel
- japane:
- 団子 [だんご]
- nederlande:
- knoedel
- pole:
- knedel
- slovake:
- knedľa
- ukraine:
- галушка