kloro, ĥloro (Cl)
- Ĥemia elemento, halogeno, kun atomnumero 17, atompezo 35,453; gaso verdete flava, kun forta sufoka odoro, uzata por blankigo, seninfektigo ktp.: kloro aŭ ĥloro estas kemia elemento […], kiu kombiniĝas kun preskaŭ ĉiuj elementoj [1]; oni uzas la specialajn salajn solvaĵojn, entenantajn en necesaj koncentritecoj jonojn de natrio, kalio, kloro [2]; en Japanio ekde 1921, […] oni komencis en multaj urboj purigi per kloro akvotubojn [3]; ĝis 10 mil senkulpaj homoj estis perforte enpelitaj en klorigitajn brutvagonarojn, kaj de tie […] ili trairis sian lastan vojon al la murdkoncentrejo Treblinka [4].
1.
Vikipedio, Kloro
2. Monato, Vladimir Lemelev: Antikva, sed ankoraŭ malica gasto
3. Monato, Isikawa Takesi: Sekretoj de longviveco
4. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Li semis bonon kaj belon
2. Monato, Vladimir Lemelev: Antikva, sed ankoraŭ malica gasto
3. Monato, Isikawa Takesi: Sekretoj de longviveco
4. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Li semis bonon kaj belon
- angle:
- chlorine
- beloruse:
- хлёр
- bretone:
- klor
- bulgare:
- хлор
- ĉine:
- 氯 [lù:], 氯气 [lüqì], 氯气 [lù:qì]
- france:
- chlore
- germane:
- Chlor
- hispane:
- cloro
- hungare:
- klór
- indonezie:
- klorin
- itale:
- cloro
- japane:
- 塩素 [えんそ]
- katalune:
- clor
- latinece:
- Chlorum
- nederlande:
- chloor
- norvege:
- klor
- pole:
- chlor
- portugale:
- cloro
- ruse:
- хлор
- svede:
- klor
- ukraine:
- хлор