klab/o V PV

klabo

1.
Tubera bastono pli dika ĉe unu ekstremaĵo ol ĉe la alia.
a)
MIL Tia bastono, malnova kontuza armilo: per klaboj kaj bastonegoj la indiĝenoj mortigis la viktimojn de la veneno kaj ĵetis ilin en la kanuon [1].
b)
SPO Bastono kun ekstrema dikaĵo, per kiu oni en iuj sportoj batĵetas pilkon: basbalo kaj similaj sportoj […] utiligas klabon por ŝoti la pilkon [2].
2.
KUI Klaboforma rostita femuro de bruto: la ok tablanoj estis aprezintaj la brunkrustetan ŝafklabon, milde parfumitan per ajlo enpikita jen kaj jen [3].
1. W. Schad: Orinoko-delto..., Monato, 2000:11, p. 20a
2. Vikipedio, teama sporto, 2012-08-23
3. Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero, 1:2
angle:
bludgeon, club, mace
beloruse:
булава, доўбня
ĉeĥe:
golfová hůl, klacek, kyj, palice
ĉine:
棍棒 [gùnbàng], 木棍 [mùgùn]
france:
1.a gourdin, massue, matraque 1.b batte, club (crosse), crosse (club) 2. gigot
germane:
Keule
hungare:
fügykös, bunkó, bunkósbot
itale:
clava, mazza (sport), bastone (sport) cosciotto 2. cosciotto
japane:
こん棒 [こんぼう], クラブ
nederlande:
knuppel, knots 2. bout
pole:
maczuga (broń)
rumane:
ciomag, toroipan, măciucă
ruse:
дубина, палица
slovake:
golfová palica, kyjak, palica
ukraine:
бойова палиця, кий, дубець, булава

klabi

Bati per klabo: ili pikas, klabas, vundas [4].
4. W. Auld: La Infana Raso, 1956
beloruse:
біць булавой, біць доўбняй
ĉine:
[zhàng]
france:
bâtonner, matraquer
japane:
こん棒で殴る [こんぼうでなぐる]

administraj notoj