9kampanjo
- Laŭplana agado dum limigita tempo por difinita celo: entrepreni energian kampanjon por la popolklerigado; kampanjo por ĉesigi fumadon inter maorioj [1]; post la elektoj ŝi povus eventuale […] aliĝi al la luterana eklezio, sed ŝi ne deziris fari tion kiel parton de la elekta kampanjo [2]; la konsumado de pulkvo tre multe suferis pro kampanjo celanta diskonigi precipe la maltaŭgajn kondiĉojn de ĝiaj ellaborado kaj disvendado [3]; Intel en siaj nunaj reklamokampanjoj emfazas al klientoj, ke „via infano bezonas procesoron Pentium III“ [4]; la troo da informoj prezentiĝas kiel eksponenciala pligrandiĝo de manipuladoj, de mensmanipuladoj, de trompoj, de mensogoj kaj de venenadaj kampanjoj [5]; okazas dum somero en Irlando memortago por honorigi geirlandanojn, kiuj servis, vundiĝis kaj mortis en ĉiuj militoj kaj kampanjoj, same en la pactaĉmentoj de Unuiĝintaj Nacioj [6]; ekde la 22a de julio 1942 […] komenciĝis la likvidokampanjo de la varsovia getto [7].
Rim.:
En la 17a jc la franca vorto „campagne“, transpreniĝis i.a. al la angla kaj germana
lingvoj
en la senco „operaco“.
1.
Donald Rogers: Ŝanĝiĝas la direkto, Monato, 2001/01, p. 8
2. JSL: Novtipa prezidanto, Monato, 2000/04, p. 9
3. Fidel Figueroa: Nepre ĝia nomo estas Meksiko, Monato, 2000/10, p. 14
4. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 16
5. Monato, Gilbert Ledon: Kvina povo, 2003
6. Monato, Garbhan MacAoidh: Amnezio-amnestio, 2003
7. Monato, Zofia Banet-fornalowa: Li semis bonon kaj belon, 2003
2. JSL: Novtipa prezidanto, Monato, 2000/04, p. 9
3. Fidel Figueroa: Nepre ĝia nomo estas Meksiko, Monato, 2000/10, p. 14
4. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 16
5. Monato, Gilbert Ledon: Kvina povo, 2003
6. Monato, Garbhan MacAoidh: Amnezio-amnestio, 2003
7. Monato, Zofia Banet-fornalowa: Li semis bonon kaj belon, 2003
- angle:
- campaign
- beloruse:
- кампанія
- bulgare:
- кампания
- ĉine:
- 征战 [zhēngzhàn], 活动 [huódòng], 战役 [zhànyì], 竞选活动 [jìngxuǎnhuódòng], 政治宣传活动 [zhèngzhìxuānchuánhuódòng]
- france:
- campagne (action systématique)
- germane:
- Feldzug, Kampagne
- hispane:
- campaña
- hungare:
- kampány
- japane:
- キャンペーン [きゃんぺーん], 運動 [うんどう], 活動 [かつどう], 戦役 [せんえき], ~方面作戦 [ほうめんさくせん]
- nederlande:
- campagne
- pole:
- kampania
- ruse:
- кампания
- ukraine:
- кампанія
9kampanji PV
- Aranĝi kaj fari kampanjon: la infanprotekta organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, UNICEF, kampanjas por atentigi kamparanojn pri la maljusteco kaŭzata al infanoj [8]; kampanjas sindikatoj por salajroj, kiuj ebligas vivtenadon [9]; Sendependiga Partio […] kampanjas por retiriĝo de Britio el EU [10]; nun oni kampanjas por atentigi EU-parlamentanojn pri la netaŭgeco de O'Flaherty kiel irlanda reprezentanto ĉe la banko [11].
8.
Christian Fabossou: Sklavoj -- kvinjaraĝaj, Monato, 2000/08, p. 14
9. Monato, D. E. Rogers: Protestoj kaj kampanjoj, 2013
10. Monato, Marko Naoki Lins: Civitanoj perdas intereson pri Eŭropo, 2004
11. Garbhan MacAoidh/pg: Malbona investo, Monato, 2000/11, p. 12
9. Monato, D. E. Rogers: Protestoj kaj kampanjoj, 2013
10. Monato, Marko Naoki Lins: Civitanoj perdas intereson pri Eŭropo, 2004
11. Garbhan MacAoidh/pg: Malbona investo, Monato, 2000/11, p. 12
- angle:
- campaign
- beloruse:
- праводзіць кампанію
- ĉine:
- 造势 [zàoshì]
- france:
- faire une campagne, promouvoir
- germane:
- zu Felde ziehen, kämpfen (Kampagne), eintreten (für ein Ziel)
- japane:
- キャンペーンを張る [きゃんぺーんをはる]
- pole:
- prowadzić kampanię
balotkampanjo, elektokampanjo
- Varboprogramo por kandidato antaŭ baloto: ni havas balotkampanjon, ĉiu klopodas por la siaj, jen ĉi tiuj babilas pri patriotismo Metrop ; en usonaj elektokampanjoj ŝajne oni ĉiam bezonas aparte tiklajn temojn, por logi elektontojn [12].
12.
Stefan Maul: Kanajlo-ŝtatoj, Monato, 2000/09, p. 05
- germane:
- Wahlkampagne, Wahlkampf