*kamizolo
- 1.
-
Manikhava subvesto
de la 16a ĝis 18a jc, kovranta la supran parton
de la korpo:
mi havis sur mi miajn plej bonajn vestojn, la ruĝa kamizolo sidis sur mi strikte
kaj streĉite, la kvasto sur mia fezo estis ornamita per arĝento
[1];
la lana ĉemizo estis superkovrita per refaldita blanktola kolumo, la malvasta
kamizolo estis butonumita ĝis supre, la mantelo libere pendis super tio
[2];
knabo, finu la kamizolon kaj fliku la pantalonon, aŭ vi eksentos la ulnon sur
viaj oreloj
[3];
ŝi estis vestita per strikta kamizolo
[4].
Rim.: Supozeble Zamenhof aldonis tiun vorton al la Fundamento kun ideo pli vasta ol la historia signifo, do pli malpli de „manikhava veŝto“, la fundamentaj tradukoj havas sufiĉe diversajn signifojn en la naciaj lingvoj. Similaj vestoj sen manikoj estas ĉe virinoj la korsaĵo kaj ĉe viroj la veŝto. Nuntempaj similfunkciaj vestoj estas trikita jako kaj pulovero. [Wolfram Diestel]
- 2.
- Speco de jako: la nigra, bonstata pufa kamizolo montris la honorindan fieran patricion RBa ; la flavleda kamizolo kaj la tintantaj spronoj montris la pezan rajdoserviston RBa . surtuto, tuniko, ĵako
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
4. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
5. LACMA Image Library: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Man's_silk_waistcoat_with_sleeves_c_1715.jpg
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
4. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
5. LACMA Image Library: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Man's_silk_waistcoat_with_sleeves_c_1715.jpg
- angle:
- *waistcoat 1. undershirt, camisole 2. jerkin, doublet
- beloruse:
- камзол, камізэлька
- ĉeĥe:
- kamizola, kamizolka, kazajka
- france:
- 1. maillot de corps, chemise (sous-vêtement) 2. *camisole
- germane:
- *Brustwams 1. Kamisol 2. Koller, Reitjacke, Waffenrock
- hungare:
- 1. ujjas 2. zeke, zubbony
- japane:
- 胴着 [どうぎ], キャミソール
- katalune:
- 1. camisola 2. jac, jaqueta
- nederlande:
- borstrok, buis (borstrok)
- pole:
- kaftan, kamizelka, *kaftanik
- rumane:
- caftan , jiletcă, vestă
- ruse:
- камзол, *фуфайка
- slovake:
- kamizola, kazajka
- ukraine:
- фуфайка, камзол, жилетка, камізелька, сардак, сердак
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.