kalendaro
- 1.
- Sistemo pri kalkulo kaj divido de la tempo: la franca revolucio provis starigi novan kalendaron anstataŭ la Gregoria; la islama kalendaro komenciĝas ekde la elmigro de [Muhamado] al Medina en la jaro 622 post Kristo [1].
- 2.
- Libreto aŭ tabelo, montranta la dividojn de la jaro laŭ sezonoj, monatoj ktp: oni posedas ankaŭ grandvaloran kalendaron, la Kalendaron de Coligny, eltrovitan en 1897 [2]; mensogi kiel kalendaro PrV ; poŝkalendaro.
- angle:
- calendar
- beloruse:
- каляндар
- ĉeĥe:
- kalendář
- ĉine:
- 公历 [gōnglì], 日历 [rìlì], 挂历 [guàlì], 台历 [táilì], 历 [lì], 年历 [niánlì], 历法 [lìfǎ]
- finne:
- 1. ajanlasku, kalenteri 2. kalenteri, almanakka
- france:
- calendrier
- germane:
- Kalender
- hispane:
- calendario
- hungare:
- naptár
- indonezie:
- almanak, kalender
- japane:
- カレンダー [かれんだー], 暦 [こよみ], 暦法 [れきほう]
- katalune:
- calendari
- nederlande:
- kalender mensogi kiel ~o: liegen als Clinton.
- pole:
- kalendarz
- portugale:
- caldendário
- rumane:
- calendar
- ruse:
- календарь
- slovake:
- kalendár
- tibete:
- ལོ་ཐོ་
- ukraine:
- календар
kalendara
- Rilata al kalendaro, al tempokalkulo: plej kompetenta Cherpillod montras sin rilate al analizado kaj interrilatigado de la diversaj antikvaj kalendaraj sistemoj [3].
- beloruse:
- каляндарны
- finne:
- ajanlasku-, kalenterin
- france:
- calendaire
- germane:
- kalendarisch
- japane:
- 暦の上の [こよみのうえの]
- katalune:
- del calendari
- nederlande:
- volgens de kalender
- pole:
- kalendarzowy
- ruse:
- календарный
- ukraine:
- календарний
lunkalendaro, luna kalendaro
- Kalendaro 1, en kiu la daŭro de jaro kalkuliĝas laŭ lunaj periodoj: en la jaro 153 antaŭ Kristo la jarkomenco estis transigita al la unua de januaro rezulte de multnombraj korektoj, kiuj necesis pro la apliko de lunkalendaro [4]; temas pri februaro laŭ la luna kalendaro, do […]responda al nuna marto [5].
- beloruse:
- месяцавы каляндар
- ĉine:
- 农历 [nónglì], 月历 [yuèlì], 阴历 [yīnlì]
- finne:
- kuukalenteri
- france:
- calendrier lunaire
- germane:
- Mondkalender
- hispane:
- calendario lunar
- indonezie:
- kalender bulan, kalender lunar
- japane:
- 太陰暦 [たいいんれき]
- katalune:
- calendari lunar
- nederlande:
- maankalender
- pole:
- kalendarz księżycowy
- ruse:
- лунный календарь
sunkalendaro, suna kalendaro
- Kalendaro 1, en kiu la daŭro de jaro kalkuliĝas proksimume laŭ la tera rivoluo ĉirkaŭ la suno, kaj sekve stabilas rilate al naturaj sezonoj.
- beloruse:
- сонечны каляндар
- ĉine:
- 阳历 [yánglì]
- finne:
- aurinkokalenteri
- france:
- calendrier solaire
- germane:
- Sonnenkalender
- hispane:
- calendario solar
- indonezie:
- kalender matahari, kalender solar, kalender surya
- japane:
- 太陽暦 [たいようれき]
- katalune:
- calendari solar
- nederlande:
- zonnekalender
- pole:
- kalendarz słoneczny
- ruse:
- солнечный календарь
10 gregoria kalendaro
- La nuntempa internacia kalendaro, enkondukita kiel reformo de la julia kalendaro fare de la papo Gregorio la 13‑a en la jaro 1582: ĉiuj en la mondo, aŭ preskaŭ, uzas la gregorian kalendaron […] ĉinoj festas novjaron laŭ la malnova luna kalendaro, sed en ĉiutagaj aferoj ili observas la gregorian [6].
- beloruse:
- Грыгарыянскі каляндар
- germane:
- gregorianischer Kalender
10 julia kalendaro
- Kalendaro enkondukita de Julio Cezaro en la Roma Imperio, je 45 a.K., post 1582 anstataŭigita per la reformita gregoria kalendaro: ĉiuj reguloj de nia fingra kalendaro povas esti uzataj tiel same por la Julia kalendaro (malnova stilo), nur kun tiu diferenco, ke la punkto de dimanĉo falas ĉiam sur la duan sekvantan punkton post tiu, kiu en la kalendaro Gregoria (nova stilo) signifas la dimanĉon [7]; la rusa ortodoksa eklezio ĝis nun uzas julian kalendaron kaj ĝuste tio kaŭzas diferencon kun katolika kaj protestanta mondo en tagoj de Kristnasko kaj Pasko [8].
7.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
8. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Frandaĵo por scivolemuloj, 2003
8. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Frandaĵo por scivolemuloj, 2003
- beloruse:
- Юліянскі каляндар
- germane:
- julianische Kalender
ŝirfolia kalendaro
- Kalendarlibreto el kungluitaj folietoj kun surskribitaj tagnomoj, kiujn oni forŝiras laŭ la paso de tagoj.
- beloruse:
- адрыўны каляндар
- ĉine:
- 日历本 [rìlìběn]
- finne:
- (repäisy)päivyri
- france:
- ephéméride
- germane:
- Abreißkalender
- japane:
- 日めくり [ひめくり]
- katalune:
- calendari de bloc
- nederlande:
- scheurkalender
- pole:
- kalendarz zrywany
- ruse:
- отрывной календарь
administraj notoj
sun~o, suna ~o:
Mankas dua fontindiko.
sun~o, suna ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ŝirfolia ~o: Mankas dua fontindiko.
ŝirfolia ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sun~o, suna ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ŝirfolia ~o: Mankas dua fontindiko.
ŝirfolia ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.