*jup/o UV

*jupo

TEKS Vesto kovranta la malsupran parton de la korpo, ĉirkaŭpendante de la talio: rigida tola jupo [1]; [li] mallongan jupon ĉirkaŭ la koksoj kaj antaŭtukon kun bluaj kaj blankaj strioj [2]; li kaptis la jupon de la patrino, kvazaŭ li volus ĝin kisi [3]; ŝia jupo leviĝis kaj oni vidis blankajn ŝtrumpojn kaj tolajn ŝuojn [4]; duonlonga (ĝisgenua) jupo [5]; mini-jupo [6]; lernantoj pli kaj pli vestas sin laŭplaĉe: […] knabinoj per longaj jupoj fenditaj ĝis la femuroj, aŭ per mallongaj jupoj, kiuj videbligas la kalsoneton [7]; Lepido revenis al la benko kun la jupo de sia tuniko plena je prunoj [8].
angle:
skirt
beloruse:
спадніца
bretone:
brozh
bulgare:
пола
ĉeĥe:
sukně
ĉine:
[cháng], 裙子 [qúnzi], 裙 [qún]
france:
jupe
germane:
Rock
greke:
φούστα
hispane:
falda
hungare:
szoknya
indonezie:
rok
itale:
gonna
japane:
スカート
nederlande:
rok
pole:
spódnica
portugale:
saia
ruse:
юбка
slovake:
sukňa
svede:
kjol
ukraine:
спідниця

subjupo

TEKS Jupo portata sub la ekstera jupo: lana subjupo [9]; tula subjupo [10]; la ĉolinoj estas la indiĝenaj virinoj de la boliviaj Andoj, kiuj portas sian hararon en du longaj harplektaĵoj, duonsferan ĉapelon, […] kaj faldumitan jupon kun multaj subjupoj [11].
angle:
petticoat, underskirt tula sub~o: petticoat.
beloruse:
ніжняя спадніца
bretone:
brozh-dindan, goueledenn, lostenn-dindan
bulgare:
фуста
ĉeĥe:
spodnička
ĉine:
[cháng], 衬裙 [chènqún]
france:
jupon tula sub~o: jupon.
germane:
Unterrock tula sub~o: Petticoat.
hispane:
enagua
hungare:
alsószoknya
itale:
sottogonna
japane:
ペチコート
nederlande:
onderrok
pole:
półhalka
ruse:
нижняя юбка tula sub~o: нижняя юбка.
slovake:
spodnička, spodná sukňa
svede:
underkjol
ukraine:
нижня спідниця

administraj notoj