ĥasid/o
ĥasido
- 1.
-
En la antikva historio, ano de judisma sekto kiu kun la
Makabeoj batalis kontraŭ la sirianoj regataj de
Antioĥo Epifano.
- 2.
-
Ĥasidismano, ano de ĥasidismo:
inter la ĥasidoj, la ĉefaj ĥasidaj rabenoj […] estas vidataj kiel
preskaŭ absolutaj religiaj gvidantoj, kun speciala ligo al Dio, kaj eĉ magiaj
povoj
[1];
klezmero estas muzika tradicio kiu fontas el Aŝkenaza kaj Ĥasida juda
kulturo
[2].
- angle:
- 1. Hasidean, Assidean 2. Chasid, Hasid, Hassid
- beloruse:
- хасыд
- finne:
- hasidilainen
- france:
- 1. Hassidéen, Assidéen 2. hassidim
- germane:
- Chassid
- hungare:
- haszid
- itale:
- chassid, chassidita
- nederlande:
- chassidim
- pole:
- Chasyd
- portugale:
- chassidiano, chasside
- ruse:
- хасид
- ukraine:
- хасид
ĥasidismo
-
En judismo, mistika
movado kaj vivmaniero bazita sur ĝoje fida sindono al
la Dia volo, unue menciita en la 12a jc kaj refondita
en la 18a jc inter la judoj polaj kaj ruslandaj:
la unuaj mencioj pri eŭropa ĥasidismo devenas el Germanio, kie en la 12-a ĝis
la 13-a jarcento tiu ĉi mistika movado de piuloj disvastiĝis
[3];
Baal Ŝem Tov […estis] unu el la kreintoj de la ĥasidismo sur la
terenoj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj en la 18-a jarcento
[4].
- angle:
- Chassidism, Hasidism, Hassidism
- beloruse:
- хасыдызм
- finne:
- hasidismi
- france:
- hassidisme
- germane:
- Chassidismus
- hispane:
- jasidismo
- hungare:
- haszidizmus
- itale:
- chassidismo
- nederlande:
- chassidisme
- pole:
- chasydyzm
- portugale:
- chassidismo
- ruse:
- хасидизм
- ukraine:
- хасидизм