ĥamemor/o [1], kamemor/o

ĥamemoro, kamemoro

1.
BOT Plurjara duonligneca vegetaĵo kreskanta precipe sur la norda duonglobo, en la muskaj marĉoj de lokoj tundraj kaj arbaraj, kun manĝindaj beroj el la genro rubuso (Rubus chamaemorus).
ĥamemoro kun matura frukto
CC BY-SA 3.0  [2]
2.
La bero (botanike druparo) de ĥamemoro1: memoru ankaŭ la rostitan boacaĵon kaj la orflavajn ĥamemorojn kun ŝaŭmkremo [3]; dum du monatoj la tajlandanoj plukadis kamemorojn en la marĉoj kaj mirtelojn kaj vakciniojn en la arbaro [4].
angle:
cloudberry
beloruse:
марошка
finne:
muurain, hilla, lakka (kasvi, marja)
france:
chicoutée, mûre arctique
germane:
Moltebeere
hispane:
Camemoro Artico, Mora de los pantanos, Mora de ronces
itale:
camemoro
katalune:
Romegueró de torbera
latinece:
1. Rubus chamaemorus
norvege:
molte
pole:
malina moroszka
portugale:
framboesa
ruse:
морошка
svede:
hjortron
ukraine:
морошка
1. Norsk-esperanto ordbok, 1963

administraj notoj

~o, ~o: Mankas verkindiko en fonto.