hurli
(ntr)
- 1.
- (p.p. bestoj, plejofte hundedoj) Aŭdigi blekon similan al tiu de lupo: kato miris / pri la hundo foje, / ke li kontraŭ luno / hurlas boje [1]; kokoj kokerikis, porkoj ŝirkriis, hundo hurlis al matena suno [2]. hojli, tirboji, ululi.
- 2.
- (pri homoj) Longe, orel- kaj korŝire krii pro doloro, emocio, teruriĝo ks. nenio estas vi, nenio, / se, pri la senco sen konscio, / vi hurlas pri la „nova sento“! [3]; „Persone“ ne estas tipa hurlanta, gitarfrapanta rokbando [4].
- 3.
- (p.p. malvivaĵoj) Estigi longan bruon similan al hurlado: Vento, ŝtormo, alarmilo hurlas. Nenie tromboj hurlas; nenie flagroj ŝvebas: / nek akvoturno glaŭka, nek kava tru' engluta [5].
- beloruse:
- выць, завываць
- ĉeĥe:
- výt
- ĉine:
- 狂吠 [kuángfèi], 叫喊 [jiàohǎn], 吼 [hǒu], 呼啸 [hūxiào], 啸 [xiào], 嚎 [háo]
- france:
- hurler
- germane:
- heulen
- greke:
- ουρλιάζω
- hungare:
- vonít, üvölt
- itale:
- ululare
- japane:
- ほえる, 遠吠えする [とおぼえする]
- nederlande:
- huilen (v.wind of hond)
- perse:
- زوزه کشیدن
- portugale:
- uivar
- ruse:
- выть, завывать
- slovake:
- zavýjať (o vlkoch)
- ukraine:
- вити, завивати