higieno
- Scienco studanta la rimedojn por konservi la sanon de unuopulo kaj la publiko; la tuto de la tiucelaj reguloj por konservi la sanon kaj eviti malsanojn, infektiĝojn ktp: vivmaniero […] konforma al la reguloj de la higieno Marta ; higieno de longevivado FK ; por ke bacil' ne ĝermu / Pro malsaĝa higien', / La fenestrojn vi malfermu / Post forigo de l' kurten' [1]; publika higieno [2].
1.
Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Ĉastemulino
2. Monato, Mu Binghua: Pezaj enlandaj ŝarĝoj por la registaro, 2006
2. Monato, Mu Binghua: Pezaj enlandaj ŝarĝoj por la registaro, 2006
- angle:
- hygiene
- beloruse:
- гігіена
- bretone:
- yec'hedouriezh
- bulgare:
- хигиена
- ĉeĥe:
- hygiena
- ĉine:
- 卫生 [wèishēng], 衞生 [wèishēng], 卫生学 [wèishēngxué]
- france:
- hygiène
- germane:
- Hygiene
- greke:
- υγιεινή
- hispane:
- higiene
- hungare:
- higiénia, higiéné, egészségtan, egészségügy
- itale:
- igiene
- japane:
- 衛生学 [えいせいがく], 衛生 [えいせい]
- katalune:
- higiene
- nederlande:
- hygiëne
- pole:
- higiena
- portugale:
- higiene
- ruse:
- гигиена
- slovake:
- hygiena
- svede:
- hygien
- ukraine:
- гігієна
higiena
- 1.
- Rilata al higieno: grava afero estas konformiĝi al la higienaj postuloj: frue kuŝiĝi por la dormo, trinki lakton, manĝi multe da fruktoj IK ; mi legis sufiĉe da higienaj libroj kaj scias, ke teo kaj kafo estas narkotikaj trinkaĵoj sen nutra enhavo FK ; „tualetpapero“ ― ŝi ne diras la vulgaran nomon de la higiena papero KKr ; ĉiu sviso akiru 50 higienajn maskojn [3]. medicina, sanitara
- 2.
- Saniga, konforma al higieno: higiena vivmaniero ChL ; laboro [estas] eble la sola efika higiena rimedo kontraŭ malsanoj de la korpo kaj spirito Marta ; tio ne estas higiena: mi ne povas suĉi ion, kion multaj fremduloj antaŭe enbuŝigis KrB .
3.
Monato, Marteno Ecott: Planoj senmaskigitaj, 2007
- angle:
- hygienic
- beloruse:
- гігіенічны
- bretone:
- yec'hedus
- bulgare:
- хигиеничен
- ĉine:
- 1. 卫生 [wèishēng] 2. 卫生的 [wèishēngde]
- france:
- d'hygiène, hygiénique
- germane:
- 1. Hygiene- 2. hygienisch
- greke:
- υγιεινός
- hispane:
- higiénico
- hungare:
- 1. higiéniai, egészségügy 2. higiénikus, egészséges
- itale:
- igienico
- japane:
- 衛生上の [えいせいじょうの], 衛生的な [えいせいてきな], 健康によい [けんこうによい]
- katalune:
- higiènic
- nederlande:
- hygiënisch
- pole:
- higieniczny
- portugale:
- higiênico
- ruse:
- гигиенический
- svede:
- hygienisk
- ukraine:
- гігієнічний, санітарний