heterogena
- De malsama naturo, de malsama deveno: heterogenaj ecoj, principoj; jam antaŭe en la parlamento en Strasburgo estis kun sep frakcioj pli da grupoj, ol en la plimulto de landaj parlamentoj, nun ĝi iĝos ankoraŭ pli heterogena [1]; kiam la portugala lingvo estis transportata de la unuaj koloni[…]antoj al Brazilo, ĝi […] eksterordinare riĉiĝis sub la influo de la indiĝenoj, la afrika kulturo de la antaŭaj sklavoj, la abundaj mirindaĵoj de la naturo, la inventemo kaj imago de la heterogena popolaro, kunigita kaj kune fandita en la krisolo de la nova nacio [2]; la sendependiga movado […] konsistis ĉefe el la Skota Nacia Partio, sed ankaŭ el verduloj, socialistoj, komunistoj kaj anoj de la Kampanjo por Nuklea Malarmado, ― postulis ĉi tiu heterogena alianco forigon de la brita-usona nuklea submarŝipa bazo en Skotlando [3]. homogenakonsisto
1.
Monato, Marko Naoki Lins: Civitanoj perdas intereson pri
Eŭropo, 2004
2. Monato, Garvan Makaj: Inspira antologio, 2008
3. Monato, Garbhan MacAoidh: Ne al sendependiĝo, 2014
2. Monato, Garvan Makaj: Inspira antologio, 2008
3. Monato, Garbhan MacAoidh: Ne al sendependiĝo, 2014
- angle:
- heterogeneous
- beloruse:
- гетэрагенны, разнародны, неаднародны
- ĉeĥe:
- heterogenní, různorodý
- ĉine:
- 异质 [yìzhì], 异类 [yìlèi], 駁雜 [bózá]
- france:
- hétérogène
- germane:
- heterogen, ungleichartig, verschiedenartig
- greke:
- ετερογενής
- hispane:
- heterogéneo
- hungare:
- heterogén
- itale:
- eterogeneo
- japane:
- 異質の [いしつの], 不均質の [ふきんしつの], 混成の [こんせいの]
- nederlande:
- heterogeen, ongelijksoortig
- pole:
- heterogenicny, różnorodny, niejednorodny
- portugale:
- heterogênio
- ruse:
- разнородный, гетерогенный
- slovake:
- nesúrodý, rôznorodý
- ukraine:
- гетерогенний, різнорідний
heterogeneco
- Malhomogeneco: kio difinas la heterogenecon de io kunmetita, tio estas, ne la diversa origino de la eroj, sed ia misharmonio [4].
4.
C. Piron:
Psikologiaj reagoj al Esperanto, 1988
- angle:
- heterogeneity
- beloruse:
- гетэрагеннасьць, неадрароднасьць, разнароднасьць
- ĉeĥe:
- heterogenita, heterogennost, různorodost
- ĉine:
- 异质性 [yìzhìxìng]
- france:
- hétérogénéité
- germane:
- Heterogenität, Verschiedenartigkeit, Unterschiedlichkeit
- japane:
- 異質 [いしつ], 不均質 [ふきんしつ]
- slovake:
- heterogenita, rôznorodosť
- ukraine:
- гетерогенність, різнорідність