heĝo
- Densa vico de arbetoj, regule tondata, uzata kiel barilo: kaŝita malantaŭ densa heĝo troviĝas belega ĝardeno [1]; larĝa marmora ŝtuparo inter la ebriige aromaj rozheĝoj [2]; ĝardeno kun heĝoj perfekte tonditaj [3]; la sambuko [estas] tre ofte videbla arbo en la kamparheĝoj [4]; turfalkino[n], kiu rompetis al si flugilon, ni trovis […] en heĝo de nia ĝardeno [5]; hodiaŭ ni parolis trans la heĝo, kiam ni ambaŭ estis en la ĝardeno [6]; la neĝo kuŝis genuprofunde, kaj de la rozĝardeno restis nur nigraj dornheĝoj [7]. arbetaro, bosko, vepro
1.
Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, La fantoma bovino
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 2
3. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Al Romo
4. Máire NicAoidh: Ĝardenumi, Monato, 2000/04, p. 20
5. Monato, Walter, Renate, Irene, Stefan Klag: Birdo de la jaro
6. Monato, Albisturo Kvinke: La Pendantaj Ĝardenoj estis sonĝo
7. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Sinjorino Ajuolo
8. David Lally, Geograph Britain and Ireland : https://commons.wikimedia.org/wiki/File:A_wide_hedge_-_geograph.org.uk_-_2362142.jpg

- angle:
- hedge
- beloruse:
- жывая загарадзь
- bretone:
- garzh
- bulgare:
- жив плет
- ĉine:
- 栵 [lì], 树篱 [shùlí], 柵籬 [zhàlí], 篱垣 [líyuán]
- france:
- haie
- germane:
- Hecke
- hispane:
- seto
- hungare:
- élő sövény, sövénykerítés
- itale:
- siepe
- japane:
- 生け垣 [いけがき]
- nederlande:
- haag
- perse:
- پرچین، چپر
- pole:
- żywopłot
- portugale:
- cerca viva
- ruse:
- живая изгородь
- ukraine:
- живопліт
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.