1gram/o

gramo (g)

Mezurunuo de maso, milono de kilogramo: da estingita kalko pulvorigita 100 gramojn, da ovoblanko bone batita 10 gramojn kaj da aluno pulvorigita 12 gramojn FK ; ĉiu hajlero pezis pli ol kvindek gramojn DL ; [en la] atomhorloĝoj […] la fizikistoj fandas malgrandan kvanton da purega cezio, de kiu ioma kvanto vaporiĝas […] kvin gramoj da cezio sufiĉas por dek jaroj [1].
Rim.: Internacia Sistemo de unuoj difinas gramon surbaze de kilogramo.
Rim.: La mezuruno havas neniun rilaton al la bakteriolo Gramo kaj lia testmetodo.
1. Walter Klag: Pli ekzakte ne eblas: Radi-regata horloĝo, Monato, 2000/10, p. 13
angle:
gram
beloruse:
грам
ĉeĥe:
gram
ĉine:
[kè]
france:
gramme
germane:
Gramm
hispane:
gramo
hungare:
gramm
indonezie:
gram
japane:
グラム [ぐらむ]
katalune:
gram
nederlande:
gram
pole:
gram
portugale:
grama (unidade de massa)
ruse:
грамм
slovake:
gram
turke:
gram

administraj notoj