glaĉero
- Granda maso de moviĝanta glacio, estiĝinta el kolektiĝinta neĝo sur la supraĵo de la tero: la volumeno de ĉiuj alpaj glaĉeroj estas nur 100 km3 [1]; la glaĉeroj de la monto Everesto spertis, ene de 50 jaroj, malaperon de 13 % de sia amplekso [2]; oni vidas altan akvofalon, kiu fontas el glaĉero, estiganta la riveron Manso [3]; en unu el la intermontejoj la vojon baris rivero, defluanta de glaĉero [4]; la oron iam alportis glaĉero moviĝinta el orriĉaj regionoj de Svedio [5]; ĉirkaŭ Antarkto naĝas bankizo kaj ŝelfo, tio estas glaĉero glitinta ĝis sur la maro [6].
1.
Monato, Walter Klag: Klimatŝanĝaj fabeloj
2. Monato, Roberto Pigro: Everesto mem blovospiras
3. Monato, Werner Schad: Tondrulo montego de la Andoj
4. Monato, Lena Karpunina: Tiu tago
5. Monato, last: Ora febro en Litovio
6. Monato, Walter Klag: Klimatŝanĝaj fabeloj
2. Monato, Roberto Pigro: Everesto mem blovospiras
3. Monato, Werner Schad: Tondrulo montego de la Andoj
4. Monato, Lena Karpunina: Tiu tago
5. Monato, last: Ora febro en Litovio
6. Monato, Walter Klag: Klimatŝanĝaj fabeloj
- angle:
- glacier
- beloruse:
- ледавік, ляднік
- ĉine:
- 冰川 [bīngchuān]
- france:
- glacier
- germane:
- Gletscher
- ukraine:
- льодовик, ґлетчер